Gerda malaperis :

23.2. Klarigoj

Temps moyen estimé : 8 minutes

Participoj

-int-, -it-, -ont-, -ot- estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj finaĵoj estas la PARTICIPAJ FINAĴOJ.

La participoj kun -nt- estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ AKTIVAJ PARTICIPOJ.

La participoj kun nur -t- estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ PASIVAJ PARTICIPOJ.

La vortoj kun -int- kaj -it- rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aŭ estis antaŭe).

Ekzistas ankaŭ finaĵoj -ont- kaj -ot- por la estonteco (tio, kio okazos aŭ estos poste).

En ĉapitro 9 vi lernis pri la finaĵo -it-. (La kapo de Bob estis batita.)

En ĉapitro 11 vi lernis pri la finaĵo -ant-. (Linda pensas, sin demandante, ĉu…)

Poste, en ĉapitro 14, aperas la finaĵoj -at- kaj -int-. (Ĉambro nekonata. Kvazaŭ ŝi estus laborinta.)

La vortoj kun -ant- kaj -at- rilatas al la nuno, al la estanteco (al tio, kio okazas aŭ estas nun).

SUBJEKTAOBJEKTA
ANTAŬE-int--it
NUN-ant--at-
POSTE-ont--ot-

Jen kelkaj ekzemploj:

La polico serĉas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis].

La virino estas enŝlosita en forlasita domo [domo, kiun oni forlasis].

Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas].

Ŝi iomete timas pro la ĵetataj teleroj [teleroj, kiujn oni ĵetas].

Ĉu vi streĉe atendas la venontan ĉapitron [ĉapitron, kiu venos]?

Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]?

Se la ĉefa parolo estas nuna (supre estas serĉas, estas, rigardas,…), oni povas "traduki" la participojn jene:

x-inta

→ kiu x-is

x-ita

→ kiun oni x-is

x-anta

→ kiu x-as

x-ata

→ kiun oni x-as

x-onta

→ kiu x-os

x-ota

→ kiun oni x-os

Tamen, se la ĉefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel simple "traduki". Ekzemple:

Hieraŭ matene Bob pensis pri la farota laboro.

Sed eble li faris la laboron hieraŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus, ke hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio signifus, ke eĉ hodiaŭ la laboro ankoraŭ ne estas farita. Pli ĝusta "traduko" estas do: Hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis objekto de posta faro.

Morgaŭ vespere Bob rigardos la faritan laboron.

Sed eble li faros la laboron morgaŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus, ke morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio signifus, ke jam hodiaŭ la laboro estas farita. Pli ĝusta "traduko" estas do: Morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de antaŭa faro.

Ĉu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, ĉar la realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. Manĝonta signifas kvazaŭ malsata; manĝanta signifas kvazaŭ ĉe-tabla; manĝinta signifas kvazaŭ sata.

Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante participon!