Gerda malaperis :

23.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 15 minutes

En tiu ĉapitro, estas du malsamaj rakontoj de Lasu min paroli plu !.
Sekreta servo
Ameriko, jen mi venas!

Sekreta servo

Kial diable mi entiriĝis[1] en tiun aferon ? Mi ne estis sufiĉe singarda. Oni neniam gardas sin sufiĉe kontraŭ tiuj danĝeraj decidoj. Fakte, mi eĉ ne rimarkis, ke mi ion decidas. Tiuepoke, mi estis simpla soldato. Ĉar miaj gepatroj multege vojaĝis kaj konstante translokiĝis de unu lando al alia, mi lernis diversajn lingvojn. Tute senkonscie, fakte. Knabeto lernas rapide, eĉ se nur ludante kun aliaj infanoj, kiam li vivas portempe[2] en lando, kies lingvon li neniam lernis antaŭe. Li eĉ ne bezonas iradi al la lernejo por kutimiĝi al tute nova maniero esprimi sin. Se li allernejas, estas pli bone, sed lerneja instruado ne vere necesas por lerni lingvon. Se oni estas ankoraŭ tre juna kaj vivas en la koncerna lando. Konstante oni devas uzi la lingvon, ree kaj ree aperas novaj okazoj ĝin uzi, en novaj kondiĉoj, tiel ke ĉiuj vortoj kaj ĉio alia enkapiĝas eĉ sen plej eta fortostreĉo.

Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Ankaŭ lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj ĉefoj tion eksciis — oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj — jes, kiam miaj ĉefoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, aŭ almenaŭ tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj.

Nu, mi ne speciale ŝatis la soldatan vivon, «la dolĉan vivon», kiel ni tiutempe kromnomis[3] ĝin. Porti pezan sakon marŝante tuttage sur sunvarmega vojo, aŭ kuŝi sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo feliĉa. Kaj mi aŭdis, ke la bonŝanculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn manĝojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en ĉiutagaj kampaj soldatludoj.

Mi ŝatas bone manĝi. Tio estas unu el miaj multaj malfortaĵoj. Krome, miaj muskoloj pli rapide laciĝas ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvazaŭ mi apenaŭ vivus plu. Eĉ signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj.

Mi rakontas ĉion ĉi por klarigi al vi, kial mi tiel facile entiriĝis en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, ĉar... Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon ĝismorte rolante kiel serpento aŭ hundo, aŭ kiel pezeg-portanto, en lokoj maldolĉaj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj — ili eĉ estas vere malbelaj, se paroli sincere — sed mi ŝatas ilin, ĉar ili ĉiam servis min amike, kaj la «dolĉa vivo» de simpla soldato pli kaj pli eluzis[4] ilin, tiel ke mi sentis min iĝanta iom pli malalta ĉiutage.

Cetere, mia tuta korpo eluziĝis. Mi jam ne havis multe da graso antaŭ ol komenci, sed tiu malmulto perdiĝis en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo fariĝos ĉiurilate fortega, sanega kaj multopova — «Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi», diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montriĝis la perdinto — sed mi havis fortajn dubojn pri miaj ŝancoj sukcesi. Laŭ ilia agmaniero, eĉ se ilia celo sincere estis nin fortigi, ŝajnis al mi, ke la ŝancoj perdi la vivon kaj la malmultan saĝon, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la ŝancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni.

Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero ŝajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne forĵetis ĝin. Kiel mi ĵus diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondiĉoj por nee respondi necesus superhoman forton.

Mi neniam estis speciale sindonema. Mi ĉiam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj.

Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri ĉio, kion mi vidos, aŭdos, tuŝos aŭ iamaniere sentos tie, kaj ĉar tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus[5] el ĉi tiu vivo — tiel diskrete, ke eĉ la polico ne starigos al si demandojn — se ŝance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion ĝi faras.

Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de feliĉo, sed almenaŭ la dokumentoj estis interesaj. Mi ĉiam multe interesiĝis pri ĉio, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj aŭ aliaj skribaĵoj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje eĉ leterojn senditajn de soldatfamilio el «malamika» lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel.

Sed poste... Ne. Mi ne povas rakonti. Mi bezonas protekton, pli bonan protekton kontraŭ ili. Ili estas tiel danĝeraj. Aŭ ĉu tion mi imagas ? Ne. Ili estas grandpovaj. Ili estas kvazaŭ ŝtato en la ŝtato. La malnova timo plu kuŝas malsupre en mia koro. Kaj tamen mi devus rakonti. Se ne por via plezuro, almenaŭ por la sano de mia kapo kaj de mia korpo, laca plu porti ĉion ĉi neniam parolante pri ĝi. Ĉu gardi sekretojn tutvive estas eble al ne-superhomo ? Ĉiam gardi multe da gravegaj sekretoj estas konstanta streĉo, kaj tiu streĉo estas malpli kaj malpli elportebla. Eĉ kiam la sekretoj estas ridindaj.

Kaj mult-aspekte, la vivo en la Centro estis ridiga. Aŭ ridinda. Tiuj homoj prenis sin tiel serioze ! La ideo partopreni en kaŝa, subtera, subsupraĵa milito tutmonda naskis en ili senton pri graveco, kiu fojfoje perdigis al ili la kapon.

Krome, ni tie vivis en konstanta streĉiĝo. Kaj ridi montriĝis bona rimedo por gardi nin kontraŭ la danĝeraj sekvoj de tiu ĉiam streĉa atmosfero.

Foje... Se vi scius... Vi ridegos, kiam vi ekscios. Foje, unu el tiuj spion-ĉefoj — li nomiĝis Alb...

Ho ! Kio okazas al mi ? Tra la fenestro, iu ekĵetis... mi svenas, mi svenas... Kapo turniĝas. Rigardu: en la koron ĝi eniĝis, ĝi teniĝas tute firme... tiu afereto... Mortiga substanco... Kial vi malfermis la fenestron ? Kial vi igis min stari apud ĝi ? Ĉu vi... ? Haaaaa !

NOTOJ :

  1. En-tir-iĝ-i.
  2. Portempe : por iu tempo, dum iu tempo, dum iu daŭro.
  3. Krom-nomi : doni kroman, anstataŭan nomon.
  4. Eluzi : malbonigi aŭ malgrandigi per longa uzado.
  5. En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").

Ameriko, jen mi venas!

- Kiam vi forveturos?

- Venontan[1] semajnon.

- Aviadile, ĉu ne?

- Jes, aviadile. Neniu plu vojaĝas al Usono[2] ŝipe en nia epoko. Flugi estas tiel pli rapide!

- Ĉu vi devas prepari ankoraŭ multon?

- Ne, ĉio jam estas preparita. Mi havas ĉiujn dokumentojn. Mi devas ankoraŭ solvi la demandon pri mono, tio restas mia sola problemo nun.

- Kial estas problemo?

- Mi agis stulte. Mi ne okupiĝis pri tiu afero sufiĉe frue kaj nun la dolaro[3] altiĝas de tago al tago.

- Vi do devus rapidi aĉeti viajn dolarojn.

- Jes, sed mi aŭdis, ke nun la dolaro estas tro forta, kaj ke la usonaj aŭtoritatoj volas ĝin malaltigi.

- Kial? Ili estis malkontentaj, kiam la dolaro estis malforta, kvazaŭ tio volus diri, ke la valoro de la tuta lando, de la tuta popolo, malaltiĝis. Ĉu vere nun ili estas malĝojaj pri tio, ke la dolaro fariĝis plivalora?

- Jes, ĉar ili ne povas vendi tiel facile siajn produktojn[4] eksterlande.

- Prave. La valoro de la produktoj, kiuj venas de Usono, nun iĝis pli alta por homoj, kiuj ne perlaboras dolarojn.

- Ĝuste. Ĉio usona nun fariĝis pli multekosta por eksterlandanoj, kaj pro tio Usono vendas malpli, kaj sekve suferas. Estis jam sufiĉe grava senlaboreco tie. Nun, se ili vendos malpli al aliaj landoj, eble la senlaboruloj iĝos eĉ pli multaj, kaj tion ili timas.

- Sincere, mi dubas pri tio. Vendi eksterlande ne tiom gravas al tiel granda lando. La landanaro jam aĉetas preskaŭ ĉion, kion oni produktas tie. La eksteraj vendoj prezentas per si nur malgrandan parton de la tuto.

- Ĉu tiel estas? Se jes, mi devus ne konsideri tiun eblan malaltiĝon de la dolaro.

- Mi ne volas interveni en vian decidon. Estas iu risko en ambaŭ eblecoj. Ĉu vi jam estis en Usono antaŭe?

- Ne. Ĉu vi?

- Jes, mi estis tie. Fakte, mi laboris tie, kiam mi estis juna, kaj mi tien reveturis antaŭ du jaroj. Ĉiuj tie plendis pri la situacio, kaj mi facile kredas, ke por malriĉulo, ekzemple por homo senlabora, la vivo devas esti tre zorgiga tie. Sed tamen, dum mi travojaĝis la landon, mia konstanta sento estis, ke tio estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo.

- Ĉu vere?

- Jes. Ekzemple, vi ne povus imagi, kiom oni donas al vi por manĝi en restoracioj. Tiom pli ol en Eŭropo, por simila kosto.

- Sed ĉu la manĝaĵoj estas same plaĉaj, kiel ĉe ni?

- Ne. Estas pli bone ĉe ni tiurilate. Ĉefe, en nia lando, la manĝoj estas pli malsamaj. Vi povas facile ricevi ĉiutage ion malsaman en restoracioj. Sed eble mi ne rajtas tiel paroli pri Usono. Mia kono de tiu grandega lando estas tiel supraĵa!

- Tamen, tio, kion vi diras, estas tre interesa. Mi antaŭĝojas viziti tiun landon, pri kiu oni aŭdas tiom da malsamaj opinioj.

- Nu, mi esperas, ke vi solvos vian dolarproblemon kontentige. Ĝis revido, kaj bonan vojaĝon!

NOTOJ :

  1. Venonta : kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis).
  2. Usono : la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America.
  3. Dolaro : mon-unuo en Usono, Aŭstralio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj.
  4. Produkti : fari aŭ estigi aĵojn (produktojn), ĉefe kun la celo ilin vendi aŭ havigi al iu, kiu ilin uzos.