Gerda malaperis :

24.2. Klarigoj

Temps moyen estimé : 10 minutes

En la antaŭa ĉapitro vi lernis pri ĉiuj ses participoj en Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn. Adjektivon oni povas uzi aŭ apud substantivo (Ŝi vidas blondan viron.), aŭ kun iuj verboj, ekzemple esti (La viro estas blonda). Ankaŭ participajn adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj:

Mi vizitas la enŝlositan virinon.

La virino estas enŝlosita.

Participaj adjektivoj

La participaj adjektivoj havas la saman signifon en ambaŭ situacioj.

Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la prepozicio de:

Mi vizitas la virinon enŝlositan de la blondulo.

La virino estas enŝlosita de la blondulo.

Tiuj frazoj signifas preskaŭ same kiel:

Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo enŝlosis.

La blondulo enŝlosis la virinon.

Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj.

Eblas uzi ankaŭ subjektan (aktivan) participon post la verbo esti:

La blondulo estas enŝlosinta la virinon.

Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preskaŭ ĉiam sufiĉas simple:

La blondulo enŝlosis la virinon.

Participaj substantivoj

Participoj uziĝas ne nur adjektive, sed ankaŭ adverbe kaj substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon.

Participaj substantivoj havas kompreneble la finaĵon -o: malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa substantivo ĉiam signifas personon, aŭ ulon. Malaperinto estas do malaperinta ulo, krieganto estas krieganta ulo, kaj kaptoto estas kaptota ulo. Se oni volas paroli pri aĵo, oni povas uzi kroman finaĵon -aĵ-.

Donitaĵo estas ekzemple aĵo donita, io donita.

Participaj adverboj

Participaj adverboj havas la finaĵon -e: enirante, forironte, vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili ĉiam rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo:

Bob vidis Lindan enirante la restoracion.

Devas signifi:

Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion.

Jen aliaj ekzemploj:

Forironte Bob turnis sin al la pordo. (Bob turnis sin al la pordo por foriri.)

Vidinte Lindan Bob iris al ŝia tablo. (Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al ŝia tablo.)

Kompreneble oni povas uzi ankaŭ objektajn (pasivajn) participajn adverbojn:

Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda.

Observate de la studentoj li ne kuraĝis foriri.

Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi.

En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj.