22.5. Lasu min…
Temps moyen estimé : 15 minutes
Ek al fora insulo!
Mi saltas pro ĝojo, mi dancas pro ĝojo, mi eksplodas per rido pro
ĝojo. Estas aranĝite: mi forvojaĝos. Hieraŭ jam mi ricevis
antaŭan sciigon, ke verŝajne mia espero realiĝos. La ĉefoj bezonis
iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli ŝatata,
ĝenerale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas
fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol ĉi tiu.
Mia tasko estos sufiĉe simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj,
ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, feliĉe. Mia
firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj aŭtoritatoj.
Kiam mi decidis diri «ne», mi diras «ne», kiom ajn oni provas ŝanĝi
mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min
ĉi-okaze. Ili scias, ke mi agos laŭ iliaj interesoj. Oni fojfoje
plendas pri mia obstineco. Nu, ĉi-foje ĝi servos al bona celo. Oni
ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun
oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni.
Mi do forvojaĝos. Unue aviadile. Poste ŝipe. Mi antaŭĝojas ŝipi.
Al aviadiloj mi ne havas specialan ŝaton. Mi ne malŝatas flugi
aviadile; mi tre ŝatas vojaĝi, do kial mi plendus, se miaj ĉefoj
sendas min malproksimen aviadile? Sed ŝipon mi antaŭĝojas. Mi
neniam ŝipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre
malstreĉa. Kaj oni povas movi sin. Ĝuste tio min ĝenas en
aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por moviĝi. Kaj verdire mi
estas tre moviĝema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni,
iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte
diras, ke «mi havas la kapon sur la ĝusta loko»! Prave, se almenaŭ
oni permesas al mi moviĝi.
Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la vojaĝo. Sed
mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne
nur la aviadilan vojaĝon, sed ankaŭ la ŝipan. Blua maro senfina!
La plaĉa dancado de la ŝipo! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan
tempon, ĉar ili sentas sin feliĉaj, ke ili vojaĝas de insulo al
insulo. Ha, la sento de senfina libereco!
Kaj la penso, ke tiuj aliaj vojaĝantoj certe pagis multe da mono por
ŝipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por eĉ ne
malfacila laboro, nur ĉar bonŝance mi scias la bezonatan lingvon,
kaj ĉar mi estas konata kiel firma persono, tiu penso — ke la aliaj
pagas mem, kaj mi ne — estas plej plezuriga.
Hodiaŭ mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi
jam havis kelkajn en mia vivo. Sed ŝipbileton mi neniam tenis en miaj
manoj, kaj la tuŝo de ĝi naskas en mi plej plaĉan plezuron.
Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian ĝojon, kaj ne hezitis ĝin
alsalti. «Vi prikantas la bele bluan maron kaj la riĉajn
kunŝipulojn», ili diris, «kaj kiam vi troviĝos surloke, la maro
estos brune verdaĉa, aŭ nigraĉa, la moviĝo de la ŝipo igos vin
malsana, kaj la riĉaj vojaĝantoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj
konstante ĝenos vin».
Mi multe ridis aŭskultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. Ĉiu el
ili ŝatus okupi mian lokon, kaj per siaj senkuraĝigaj vortoj ili
esprimis tiun senton, ke tro bonŝanca estas mi. Sed ili ankaŭ ŝatas
min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado.
«La realo estos alia», ili ripetis. Nu, bone, eĉ se ĝi estos alia,
mi akceptos ĝin. Mi ne timas ŝipmalsanon aŭ verdaĉan multemovan
maron. Mi eĉ ne timas aventuremajn kunvojaĝantojn.
Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj ĉefoj, ke mi
estas la ĝusta persono tiurilate, mi agis laŭcele, uzante la
ĝustajn rimedojn, mi trovis solvon al ĉiuj problemoj — aŭ
pseŭdoproblemoj — kaj respondon al ĉiu demando, mi agis laŭ mia
obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la
dezirata decido.
Granda vojaĝo baldaŭ komenciĝos. Morgaŭ mi devos vizitadi la
ĉefajn magazenojn de la urbo, ĉar multon ankoraŭ necesas aĉeti.
Ĉiam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojaĝon al malproksima
loko.
Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas
malvarma tie, sed ĝenerale ĝi estas bela kaj plaĉa. Ĉu preni
serioze la opiniojn, ke necesas antaŭvidi malvarman veteron kaj
kunpreni vestojn laŭ tiu ebleco? Aŭ ĉu ili sennecese aldonos pezon
al la jam sufiĉa pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos?
Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, ĉar la naturo en ili
alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila
aliloke. Eble do estus saĝe kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj ĉiam
estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montriĝos plej
bela...
Jes, la preparado de vojaĝo ne estas ĉiurilate facila, sed tamen ĝi
estas interesa. Ĉar oni jam antaŭvojaĝas en-image.
Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de
ŝtelo aŭ perdo. Mi ne ŝatas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos
aĉeti tie, surloke. Mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj. Eble
varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile aĉeteblas. Se jes, tio
solvus la problemon.
Estas ankaŭ montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, ĝenerale, la
temperaturo estas malalta. Sed ĉu mi iros supren? Ĉu valoros la
laciĝon? Oni facile laciĝas marŝante supren en montaro. Eble oni
povas veturi ĝis la supro de la plej belaj montoj. Sed eĉ veture,
oni malvarmiĝas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por aĉeti
varmajn vestojn, mi ne aĉetos ilin.
La Oficejo pagas al mi la vojaĝon, ĝi pagas la restadon en tre bona
hotelo, ĝi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu aŭ alia
lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke ĝi krome pagos miajn
vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj
trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la
montosuproj kaj trovos aliajn vidindaĵojn. Ili ne mankas, oni diris
al mi.
Mi skribos al mia familio. Ankaŭ pri tio mi antaŭĝojas. Mi ŝategas
skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre
proksima rilato kun ĉiuj familianoj. Estas feliĉo havi grandan
familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio plaĉas. Mi skribos al
miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankaŭ al onkloj kaj
onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi
pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke ĉiu tre ĝojos
ricevi novaĵojn de mi.
Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj
noktojn en hotelĉambro, skribante leteron post letero al tuta aro da
familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn,
ludejojn, teatrojn aŭ aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da
ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojaĝantoj
ofte estas monperdemaj. Eble ili estas riĉaj kaj vojaĝas per sia
mono. Sed mi vojaĝos en tute aliaj kondiĉoj, ĉar nur per la mono de
la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, aŭ rigardi
solece teatraĵon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent
familianoj.
Kia vivo! Kia feliĉo! Kia plezuro! Mi apenaŭ eltenas la streĉon
atendi ĝis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas
kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informiĝos.
Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, ĉu iu aŭ alia faro
estas deviga, aŭ eĉ simple farinda, kiel rimedo antaŭgardi la
sanon. Mi forte deziras ne malsaniĝi tie. Mi ne ŝatus restadi longe
en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble
amikiĝus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne
estas necesa, mi preferas ne.
Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preskaŭ la kvina kaj
duono. Tereza baldaŭ alvenos, kaj mi ankoraŭ nenion preparis. Kaj mi
promesis al ŝi pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkaĵon.
Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia vojaĝo ankaŭ preparante la
manĝon.
Skribas malliberulo
Kara Amikino,
Mi ne konas vin, sed vi permesos, ĉu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi
ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita
belaĵo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Ĝi
estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi
eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis
tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi
vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.
Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via
realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj
estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas
al sano. Oni ekkonscias ĝian havindecon nur post kiam oni perdis
ĝin. Ĉu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz[1]?
Litvo[2]! Patrujo[3] mia, simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano
Vin perdinte...
Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.
Pri manĝoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en
granda, riĉula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo
estas akcepteblaj. Kio apenaŭ estas eltenebla[4], tio estas la manko
de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi
decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon,
kampojn. Scii, ke antaŭ longe ne estos libertempo, ne estos ebleco
vojaĝi al maro aŭ montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne
ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. Ĉu vi
komprenas?
La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de ĉi tiu lando,
estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne
nur por para amo aŭ por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, aŭdi
inan voĉon, rigardi la belecon kaj dolĉecon de ina persono! Tiu
neebleco estas terura manko por ni.
Estas ĉi tie kelkaj junuloj kun bela vizaĝo kaj korpo maldika. Se vi
scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj,
kompreneble. Ĉu vi trovas min aĉa, ĉar mi priparolas tiajn aferojn?
Pardonu min. Ili estas parto de nia realo ĉi tie, kaj la afero
estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.
La fakto, ke la propono interŝanĝi leterojn kun kompatinda
malliberulo venis de virino, igis la aferon eĉ pli kor-altiga al mi.
Ĉu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri,
ke mi sentas, kvazaŭ mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana,
nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.
Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al
mi, eĉ sciante, ke mi malbonagis, tio estas plaĉe varmiga al mia
koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!
Amikojn oni trovas mem, ĉu ne?, kaj ili estas grava parto de la
vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu aŭ alia persono oni ekrilatos
amike. Sed ĉi tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, ĉar
ni decidis esti kune. Tio estas terura. Eĉ la anoj de la bando, kiuj
estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Aĉaj
kunkrimuloj, fakte.
Ĉu eble ni iĝos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa.
Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min
ekster la normalan vivon?
Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne plaĉas. Mi sentas min
ĝenata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi,
pensi pri vi, imagi vin. Ĉu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi
igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la ĉi-tiea nenormala,
soldateca atmosfero ion virinecan, kion ĝi vere bezonas.
Nun mi devas halti. Mi tre streĉe atendas vian respondon.
Via sincera amiko malliberulo,
Paŭlo
NOTOJ :
- Fama verkisto. Prononcu : Mickjeviĉ.
- Litvo : unu el la du ĉefaj partoj de malnova Pollando.
- Patrujo : patrolando.
- Elteni : elporti.