21.5. Lasu min…
Temps moyen estimé : 15 minutes
Ho bela naskiĝurbo!
Rigardu! Ĉi tie mi naskiĝis. Ĉu ne bela loko? Mi dubas, ĉu
ekzistas io simila aliloke en la mondo. Ĉu la montoj ne estas
nekredeble belaj? Ĉu vi konas pli mirindan vidaĵon? Rigardu la
urbeton, kun ĝiaj malnovaj domoj kaj ĝiaj mallarĝaj stratoj, kiuj
turniĝas serpente, ĉu vi ie ajn vidis ion similan? Rigardu tiujn
malnovajn ŝtonmurojn. Ne ofte oni ankoraŭ vidas tiel perfektan
urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi
dubas, ĉu ilia valoro estas konata. Sed certe ĝi estas tre alta.
La urbodomo[1] estas mirinda artaĵo. Vi certe jam vidis fotojn de
ĝi, ĉu ne? Multaj venas al ĉi tiu urbeto nur por rigardi la
urbodomon kaj foti ĝin. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien,
kaj mi indikos al vi, de kiu angulo ĝi aspektas plej bele.
Fakte, multaj el tiuj mallarĝaj stratoj ne estas tre puraj, sed tio
ne ĝenos vin, ĉu?
Mia frato volas fari libron pri nia naskiĝurbo. Li ankoraŭ vivas ĉi
tie. Mi foriris antaŭ longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj
oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu.
Ĉu vi sentas la harmonion de ĉi tiu loko? Bedaŭrinde, la suno
ankoraŭ ne montriĝis, ĉar la lumo nun ne estas tute kontentiga por
foti.
Via fratino foje venis ĉi tien, ĉu ne? Ŝi venis kun iu muzika
societo, se mi bone memoras. Mi tre ŝatas vian fratinon, vian plej
junan fratinon, almenaŭ. La alian mi ne konas. Sed via plej juna
fratino estas tre kara al mi. Ŝi estas tiel dolĉa! Dolĉa, harmonia
vizaĝo, kaj belega voĉo. Ne mirige, ke ŝi ludas muzikon. Estas
bedaŭrinde, ke ŝi estas tiel... kiel diri?... ne timema, sed...
ne-sinmontrema. Ŝi parolas tiel mallaŭte, ke oni sentas, kvazaŭ ŝi
timus, ke oni rimarkos ŝian ĉeeston. Kial bela knabino kiel ŝi
timas, se oni rigardas ŝin?
Via fratino lernis muzikon eksterlande, ĉu ne? Mi ne memoras, en kiu
lando. Kaj ŝi iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko.
Devas esti plaĉe, kaj interese, iri de lando al lando kun
muzikistaro. Sed eble tiu ĉiama translokiĝo estas laciga.
Nun, se vi havas ankoraŭ tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de
la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. Ĉi-flanke
estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, ĉar ni troviĝas
sufiĉe alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da
vidindaĵoj ĉi-flanke. La plej vidindaj aferoj troviĝas trans tiu
larĝa strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komenciĝas la malnova
urbo.
Ĉu vi scias, ke oni daŭre esploras serĉe al malnovaĵoj ĉi-urbe?
Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn
objektojn.
La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la
urba historio. Sed oni malkovris postrestaĵojn el muroj kaj domoj ĉi
tie ene de la monteto. Oni eĉ trovis meblojn, laborilojn kaj
diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie ĉi, precize sub
la loko, kie ni nun staras.
Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi ĉi tie sube. Antaŭ
kelkaj jarcentoj, la ŝtato persekutis multajn pro ilia religio. Se la
afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado.
Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj
aŭtoritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen eĉ plej eta
kortuŝo. La popolo terure suferis.
Nu, tiel estas la vivo, ĉu ne? Ekzistas personoj, kiuj bedaŭras la
malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona
nun, almenaŭ por ni ĉi tie, ĉar ni scias, ke en la resto de la
mondo homa persono ne ĉiam estas konsiderata kiel la valora estaĵo,
kiu ĝi estas, aŭ devus esti, laŭ mia opinio.
Ĉu vi sufiĉe rigardis la vidaĵon? Bone. Ni do povas iri al la alia
flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi
kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege plaĉos al vi.
NOTOJ :
- Urbodomo : domo, kie troviĝas la ĉefaj urb-administraj oficejoj.
Adiaŭ lando amata!
Adiaŭ, lando de mia naskiĝo ! Mi forveturas. Mi ne plu manĝos viajn
sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn,
perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro
viaj troaj trinkotradicioj.
Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu baniĝos en via
kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolĉecon de via
religia vivo, ĉeestanta en ĉiu urbo, en ĉiu kampo, en ĉiu domo, en
ĉiu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu aŭdos
la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la aĉetantoj, la
diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio ĉi. Mi ne plu vizitos la
kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu aŭdeblos, kiam mi
promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun
veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo
de senvaloraj numeroj.
Adiaŭ, lando de mia juneco! Ĉi tie mi naskiĝis, ĉi tie mi vivis
infanecon, ĉi tie mi ekkonis mian unuan amon, ĉi tie mi suferis.
Ĉu mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi
forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol
sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas
pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, ĉar li tie
estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas
min, tie transe.
Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj
samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi
estas vestitaj, kiel ĝoje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi
ĉiuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldaŭ
ekvivos, ĉio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol
feliĉon, laŭ tio, kion mi aŭdis.
Ŝtelistoj multas ĉi tie, sed ankaŭ tie, ĉu ne?, kvankam laŭdire
ili ne agas same. Tie estas instruitaj ŝtelistoj, kiuj vizitadas la
lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Ĉe ni,
ŝtelisto agas ŝance, per rapida faro tute simpla, ĝenerale
sukcesas, fojfoje kaptiĝas, nu, ĉiuj ridas, neniam estas dramo. Nur
momento en la vivo. Kaj ĉiuj komprenas malriĉecon. Tie ŝtelistoj
havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili eĉ grupiĝas multhome
kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, ŝtelistoj nomas
sian okupon «laboro»! Kia stranga maniero aranĝi sian vivon! Se
ŝteli estas labori, kial ne simple honeste labori?
Adiaŭ, ŝtelistoj mialandaj! Kaj adiaŭ ankaŭ al vi, ŝtelema
ŝtato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie
almenaŭ la ŝtato estas honesta, aŭ preskaŭ honesta. Ni diru:
«sufiĉe honesta». Almenaŭ, laŭ miaj informoj, ŝajnas, ke la ĉefa
celo de la ŝtatfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn poŝojn
per la ŝtatana mono. Ne ĉe ni. Adiaŭ ŝtatoficistoj diverstipaj,
altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda
ŝtelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da riĉo,
kiu devus servi al la feliĉo de l' popolo, ne al tio, ke vi
pligrasiĝu.
Adiaŭ, patrolanda kamparo! Mi naskiĝis ĉe vi, ho kampoj
maldolĉaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolĉas. Min naskis vi,
kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon,
sed ankaŭ vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi ĉe plej
aĉaj vivkondiĉoj.
Adiaŭ, fantomoj, kiujn la montoj naskas ĉi-lande! Oni ne kredas je
vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je «esploroj plene
dokumentitaj». Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj,
kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, «ili» ne komprenas nin. Kiel tiuj
homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke
fantomo ĉeestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo
ol je l' laboro farata? Jes, mi adiaŭas vin, fantomoj, kiuj teruris
mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfuĝas al
senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via ĝena ĉiama
enmiksiĝo.
Adiaŭ, naskiĝlando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn
artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura
aero, same manĝindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila
lando, la plej ŝatinda lando en la mondo, la lando de mia naskiĝo.
Kaj tamen mi feliĉe forveturas.
Min persekutis via polico. Min ĝenis via ĉiama bezono kontroli, kion
mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da
aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj ŝtatanoj. Vi tro
okupiĝas pri la landanaro. Kaj via celo, ho ŝtato, ne estas, ke ni
vivu feliĉe, sed ke vi direktadu ĉiun kaj ĉion ĉi-lande.
Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi
dignecon en tiaj kondiĉoj? Ĉu vi ne komprenis, kiom digneco valoras
por homo, kiom ĝi necesas, kiom ni bezonas ĝin?
Adiaŭ, naskiĝlanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico
! Mi forflugas por ĉiam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la
muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie
fore ricevi. Mankos la vizaĝoj, la voĉoj, la ridoj.
Sed al mi almenaŭ, ho ŝtata polico, certe ne mankos vi.