Gerda malaperis :

17.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 20 minutes

En tiu ĉapitro, estas du malsamaj rakontoj de Lasu min paroli plu !.
Edzokaptaj inoj
Instruista amo

Edzokaptaj inoj

Jes, kiam, antaŭ kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskaŭ enamiĝis. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortuŝajn okulojn al mi.

Sed post iom da tempo mi konsciiĝis, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, eĉ se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edziĝi al Aneta!

Ĉu vi komprenas, kial li volas edziĝi al ŝi? Ŝi havas plaĉan vizaĝon, iamaniere, sed ŝi ne estas bela. Li estas tre riĉa. Verŝajne ŝin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsaĝa, tio estas lia problemo.

Lia fratino edziniĝis al riĉulo, kaj tio estas multe pli sendanĝera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenaŭ ambaŭ havas dekomence certecon, ke la alia ne serĉas en geedziĝo eblecon riĉe vivi.

Multaj knabinoj jam provis edziniĝe ŝteli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed ĉiam revenas novaj, kaj ĉi tiu sukcesis. Ĉi-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en ŝian kaptilon. Antaŭe li estis tre singarda[1]. Li bone gardis sin je ĉiu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino — kiel do ŝi nomiĝas? mi forgesis... ha jes! Aneta! — Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preskaŭ kaptiĝis, kio montras, ke eble li fariĝis malpli singarda.

Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri «la antaŭlastan fojon», se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas ĉi tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malriĉa knabino el la tuta urbo. Sed ŝi estis bela. Granda, sportema, sentima[2], sed sentema[2] — almenaŭ laŭŝajne — ŝi montris sin tiel aminda, ke li preskaŭ ekamis ŝin je la unua rigardo. La afero daŭris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvazaŭ sen interrompo.

Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature plaĉas. Ŝi estas tia. Tamen, ŝi sukcesis plaĉi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, ankaŭ pro io alia. Pro volo. Pro decido. Ŝi volis lian monon, ŝi decidis, ke ŝi havos ĝin, kaj do — samokaze — lin. Kaj ŝi agis tute laŭplane, bone pripensante unu paŝon post la alia, por realigi sian deziron. Ŝi neniam mispaŝis.

Ŝi serĉis pri li ĉiaspecajn informojn, kaj ŝi uzis siajn sciojn por plejproksimiĝi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam ŝi eksciis, ke li estas tre kantema, kaj eĉ estas ano de iu gea kantogrupo, ŝi tuj decidis aniĝi al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al ŝi, ke li ĵus eliĝis el la militservo. Nu, ŝi serĉis la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ŝi estu la unua persono, kiu troviĝos sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon.

Kaj ne nur ŝi agis. Ankaŭ ŝiaj gepatroj trovis pseŭdomotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. Ŝi kvazaŭ ŝtele eniris en lian mondon por ŝteli lian amon, kaj la tutan riĉon, kiu iras kun ĝi, ĉe tia multmona homo. Ŝi uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn enŝteliĝi[3] en lian vivon, kaj plaĉi al li. Sed eble ŝi trouzis ilin. Eble li suspektis ŝian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj kuŝis malantaŭ ŝiaj tro oftaj aperoj ĉe lia flanko.

Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li fariĝas pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun ŝi. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu ĵus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu malŝato... ne, ne vere malŝato, kiel diri? Mi serĉas la ĝustan vorton, sed ne trovas ĝin, kiel ofte okazas al mi... do, ne estis malŝato, sed iu sento proksima al ĝi, iom simila... ha : jen mi trovis la vorton: neŝato. Neplaĉo. Li ne malamis ŝin, kompreneble, ankaŭ ne malŝatis ŝin, sed, tute simple, ŝi ne plu plaĉis al li. La sentoj, kiujn ŝi antaŭe estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel ĵus eligis sin el serioza risko, el la risko edziĝi al monserĉa aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la ŝia.

Sed jen novan fojon simila situacio ĵus aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro ĵus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksaĵo el espero kaj, se ne amo mem, almenaŭ deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis fariĝi sia edzo.

Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri ŝi. Mi preskaŭ ne konas ŝin. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn malŝatajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne ŝiajn motivojn ? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? Ĉu pro deziro haltigi la geedziĝon? Ĉu tion mi deziras? Ĉu mi finfine rigardu la veron vizaĝ-al-vizaĝe? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke iĝi la edzino de Rikardo deziras plej forte mi?

NOTOJ :

  1. Singarda : atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbonaĵon aŭ malfeliĉon, aŭ por ne meti sin en realan aŭ imagitan danĝeron; malema agi subite kaj senpense; neriskema.
  2. Sen-tim-a, sent-em-a.
  3. Enŝteliĝi : eniri ŝtele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvazaŭ por ŝteli

Instruista amo

Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire, mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj fariĝas malfacilaj.

La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova hotelo, kiun oni rearanĝis por infangrupoj. Estis en ĝi granda manĝejo por la grupaj manĝoj, kaj ankaŭ pli malgranda, pli plaĉa trinkejo, kie oni povis aĉeti kafon, sukon, ĉokoladon, teon kaj aliajn trinkaĵojn.

Tie ŝi laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi ekvidis ŝin, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe iĝis certa, ke ankaŭ ŝia koro faris unu misbaton. Mi rigardis ŝin, ŝi rigardis min, ni ridetis.

Ne daŭris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis, kvazaŭ mi aliiĝus al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan, tiel feliĉige amvekan.

La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili movis la seĝojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej laŭte. Unu paŝis sur la piedon de kunulo, kaj ĉi-lasta ekkriis, kvazaŭ oni ĵus provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion.

«Kiu ŝtelis mian monon?» iu kriis furioze. «Mia monujo malaperis!»

«Ĝi falis el via poŝo», «Tie, ĉe la seĝpiedo», «Serĉu antaŭ ol suspekti!» samtempe kriis plej malsamaj voĉoj, dum sonis pliaj respondoj, al kiuj plene mankis ĝentileco.

Sed mi nenion aŭdis. Mi nur povis rigardi ŝin. Post tiu unua rigardo, kiun mi antaŭe priparolis, mi direktis la okulojn aliloken dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al ŝi kaj ne plu forlasis ŝin. Kvazaŭ iu supernatura forto min devigus ne movi la okulojn.

Ankaŭ ŝi min rigardis plu, kun la sama feliĉplena rideto. Stranga, nekutima, silenta ĝojo ekokupis mian tutan estaĵon. Tute trankvile. Mia koro ne plu misbatis, sed ĝi ne batis kiel antaŭe. Ĝi estis kvazaŭ plena je suno, je bela, varma, plaĉa sed samtempe trankvila sunlumo.

Dume, interinfana milito komenciĝis. «Mi vidis vin, vi provis ŝteli mian monujon», kriis iu knabino.

«Ne gravas, vi jam estas tro riĉa», ride rebatis knabo.

«Ĉi tiu estas mia seĝo, ne sidu sur ĝi», plendis tria infano.

«Kiu faligis mian glason?» furiozis kvara.

Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tuŝi mian atenton, konsciigi min, ke aŭdeblas vortaĉoj, ke okazas neallasindaj[1] batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro brue de unu muro al alia.

Sed mi kvazaŭ ne ĉeestis. Mia atento estis for. Ĝi ne direktiĝis al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al tiuj brunaj haroj, tiel perfekte aranĝitaj.

Kaj, pro nekomprenebla motivo, ankaŭ ŝiaj okuloj estis turnitaj nur al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale bela vizaĝo.

«Ne sidu ĉi tie», laŭtis knaba voĉo.

«Mi rajtas sidi kie ajn mi volas», respondis alia.

«Se vi sidiĝos sur ĉi tiun seĝon, vi tion bedaŭros», parolis tria, malamike.

«Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu seĝo», knabino kriis.

Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, ŝajne, kune bruis en la trinkejo. Sed mi aŭdis nenion. Aŭ, pli ĝuste, mi aŭdetis ian kvazaŭ tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton. Mian atenton ja plene okupis la superbela vizaĝo de virino sensimila.

Kaj jen ŝi ekridis.

Mi rigardis ŝin eĉ pli, mire. Sed ŝi tro ridis por povi parole respondi al mia silenta demando.

Ŝia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj, kiuj okazis en ĝi, al seĝoj kuŝantaj, al rompita taso, al kruroj, kapoj, brakoj, manoj moviĝantaj ĉiadirekte, dum vortaĉoj kaj militkrioj ĉie[2] sonadis.

Nur tiam mi ekkonsciis. «Geknaboj!» mi kriis. «Sufiĉas!»

Neniam mi komprenis, kial mi havas aŭtoritaton. Sed aŭtoritaton mi havas. Naturan aŭtoritaton. Ĉu eble pro io en la voĉo? Mi ja ne estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton.

Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi malpermesas. Sufiĉas, ke mi diru «atentu!», kaj la bruo haltas, envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende, atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. Eĉ, ofte, mi diras nenion. Nura rigardo, nura vizaĝesprimo, nura movo de la mano, kaj tuj ili trankviliĝas.

Ĉi-foje, mia natura aŭtoritato ree agis. Apenaŭ mi devis aldoni kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la falintajn tablon kaj seĝojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj trankvilon en tiu plaĉa trinkejo. Post dek minutoj, ĉio estis ree en ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvazaŭ neniu malamikeco iam ajn aperis inter ili.

«Gratulon, sinjoro!» diris la plej bela voĉo, kiun mi iam ajn aŭdis. «Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi bonordon antaŭ ol noktiĝos».

Nenio estis pli dolĉa al mia koro, ol ŝiaj gratulvortoj. Tiel komenciĝis inter ni plej feliĉa amrilato.

Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo fariĝis brua ludejo. Iun tagon — estis ŝia libertago — ŝi konsentis veni promeni kun mi. Sed ankaŭ kunmarŝis la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallarĝigis la eblecojn de plaĉa para interparolado.

Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto[3] ilin gardis, ŝi laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte ankaŭ kelkaj el miaj klasanoj venis. Kaj kiam ŝi interrompis la laboron, mi ne estis libera, sed devis okupiĝi pri la dudek-kvino. Mia helpanto[3] ĉeestis nur dumtage, je precizaj horoj.

Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj vidi ŝin ne tro malofte. Mi rakontis ĉion pri mi, pri mia vivo, pri miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe daŭros ĝismorte, kaj ŝi same rakontis ĉion pri si. Ŝi estis ridema, kantema, sed ankaŭ laborema kaj plej fidinda homo, kun koro plena je ĝojo, kaj feliĉiga rideto.

Post kiam mi revenis hejmen, certe plaĉis la foresto de la infanoj, sed mia soleco pezis al mi. Feliĉe, la urbo, kie mi instruas, ne estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandiĝis. Nek ŝi nek mi plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedziĝo estis plej simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almenaŭ laŭplane. Ĉar kiam eksonis la geedziĝa marŝmuziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri, silente, ridete kaj korbate larĝ-okulis al ni dudek-kvino da geamiketoj.

NOTOJ :

  1. Al-lasi : lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi, akcepti.
  2. Ĉie : en la tuta loko.
  3. -anto : persono, kiu ...-as, -anta homo.