14.5. Lasu min…
Temps moyen estimé : 30 minutes
Silentu, enaj voĉoj!
Mi kuŝis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis
iom alta kaj ĝia lumo bele plenigis la ĉambron. La apenaŭ fermita
fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo
ellitiĝi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! «Ĉu vere», mi
diris al mi, «Ĉu vere mi devas ellitiĝi tuj?» Ena voĉo respondis,
tute mallaŭte: «Ne. Ĝoju pri la ŝatinda kuŝa pozicio, pri la
feliĉiga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urĝas».
Mi tre kontentis pri tiu senvoĉa voĉo, kiu tiel amike parolis al mi,
en mi. Sed mi apenaŭ decidis fordoni min al la feliĉo sekvi la
amindan proponon de tiu en-kora voĉeto, jen alia ena voĉo ekparolis
en mia kapo, silente, kvankam kvazaŭ aŭdeble.
Ĝi diris: «Vi devas ellitiĝi. Vi ne rajtas agi malkuraĝe. Laboro
atendas vin. Kaj vi ne povas fari ĝin enlite. Vi devas kuri el via
domo al via oficejo. Kuraĝon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi
sentos la feliĉon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej
malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsaĝa direkto
de vivo tro facila, al la facila direkto de malkuraĝo».
Estis ĝene aŭdi du voĉojn. Kiam oni aŭdas du malsamajn voĉojn,
kiuj diras malsamajn aferojn, eĉ se ne tre laŭte, ĉio
intermiksiĝas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, ĉu?
Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj
provis endormiĝi.
Sed la ĝena afero, koncerne provojn endormiĝi, estas, ke ili ne
estas facilaj. Mi ne scias, ĉu mi estas normala, sed ĉe mi provado
endormiĝi neniam sukcesas. Kiam mi enlitiĝas, nokte, mi endormiĝas,
sed neniam ĉar mi provis. Nur ĉar mi enlitiĝis kaj estis laca, kaj
pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.
Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: «Nun mi provu dormi, nun
mi pensu pri nenio, nun mi dormu», mi restas maldorma la tutan tempon,
kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedaŭrinde ne dormigan
lacecon.
Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis
nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen
ena voĉeto denove alparolis min:
«Vi ne deziras dormi», ĝi diris — kaj ĝi sonis, kvazaŭ ĝi min
malŝatus — «vi ne deziras dormi. Vi jam dormis sufiĉe. Vi tute ne
estas laca. Vi nur deziras malkuraĝe resti en la lito por la plezuro
senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras
kaj laciĝas laborante».
La voĉo pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed
sufiĉe maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kuŝi en
bona varma lito, en ĉambro sunluma, farante nenion, nur lasante la
pensojn kaj imagaĵojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas
libereco.
«La grandeco de la homo kuŝas en libereco», mia patro kutimis diri.
Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj
priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia
ĉiama praveco ne estis malpli konata. Mia patro ŝatis prikanti la
bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.
Ĉion ĉi mi respondis al la ena voĉeto, kiu provis ellitigi min.
«Dum mi kuŝas en la lito kaj nenion faras», mi diris al ĝi, «mi
estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon».
Sed — la diablo eble scias kial, mi ne — tiu voĉeto ne estis facile
kontentigebla. «Vi vekiĝis antaŭ du horoj», ĝi diris. «La suna
lumo, enirante tra la fenestro en la dormoĉambron, vekis vin jam
antaŭ du horoj. Jam du horojn vi kuŝas, farante nenion. Senkuraĝulo!
Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas
priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo
estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn
laboradi por via komforto».
Sed feliĉe la alia voĉeto intervenis: «Kial vi lasas tiun elparoli
similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malĝojigajn?» ĝi rimarkigis
al mi. «Silentigu ĝin. Tiu voĉo ne estas aŭdinda. Ĝi malŝatas
liberecon, ĝi do malŝatas vian patron, kiu tiom ŝatis liberecon.
Ĉu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon
? Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute
malgranda, eta-eta infaneto, kaj kuŝis en la brakoj de via patrino.
Ĉu ŝi vekis vin, se vi dormis? Tute ne. Ŝi agis precize por ke vi
ne vekiĝu, sed dormu plu trankvile. Ĉu vi memoras, kiel feliĉe
estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo,
ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara
aero, kuris sur la rokoj, kantis tute laŭte...? Ĉu iu kriis al vi,
ke tio estas malbona vivo? Ĉu via patro aŭ via patrino aŭ iu alia
kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco
estas feliĉiga».
Sed la alia voĉo rebatis: «Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi
diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam
vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole,
vi ellitiĝis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, ĉar
normale marŝi ne sufiĉis por alveni ĝustatempe, ĉar jam tiuepoke
vi estis senkuraĝulo ema resti tro longe en la lito».
Vere, tiuj du voĉoj estis ĝenaj. Ambaŭ voĉoj ĝenis, kvankam,
verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi
ilin. Ekdormi estus bona maniero eliĝi el la ĝena situacio, sed,
kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitiĝis. La penso pri
taso da bona varma kafo antaŭplezurigis min.
Mi iris al la fenestro, rigardis tra ĝi al la suno, al la kampoj, al
la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo
montriĝis tiel ŝatinda, ke mi sentis emon laŭte kanti dankokanton
pri ĝi, aŭ krii al ĝi mian ĝojon vivi en la kamparo, ne en
homplena urbego.
Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antaŭtimo, ke eble mi ne
sufiĉe atentis la horon, dum mi kuŝis enlite kaj lasis la pensojn
sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, ĉu mi havos la tempon
trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, aŭ ĉu mi devos kuri
kiel stultulo por alveni ĝustatempe al la oficejo. Jes, kun
antaŭtimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke — diable! — la tempo
forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos ĉion fari kun ega
rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por
alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.
Sed subite mi ekmemoris. «Kio okazas al mi?» mi laŭte kriis. «Oni ne
laboras ĉi-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato[1]!»
NOTOJ :
- Sabato : la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo,
ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Dimanĉo estas kutime senlabora
tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate.
Timiga diro
Estis priplorinda travivaĵo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj
infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos
tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili,
mi konsciiĝis, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj
ĉambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi
ekploretis. Mia tuta kuraĝo estis for.
Komprenu min. Ĉu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj
diri: «Mi havas novaĵon por vi. Baldaŭ mi foriros. Baldaŭ via patro
forlasos ĉi tiun domon por ĉiam...» Kiel oni povas tion diri al
infanoj, kiujn oni amas ?
Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ĝin fari. Ne
estis alia vojo, ĉu ? Mi provis plikuraĝigi min, trovi en mi fortojn
novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de
timo kaj malespero, por fari mian devon.
Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata
forto envenas en min.
Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Ŝi estis en sia
ĉambro, farante iun laboron por la lernejo. Ŝi rigardis min per
miroplenaj okuloj. Tute certe ŝi sentis, ke io estas nenormala.
Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al ŝi.
La tuta situacio iĝis min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi
min el ĝi nun. Mi aliris ŝin. «Klara», mi diris, «mi... mi devas
informi vin pri io... Malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga».
Ŝia vizaĝo aliiĝis: mira antaŭ unu momento, ĝi nun fariĝis
zorga. Mi ne scias, ĉu ŝi atendis ion similan, aŭ ĉu miaj vortoj
estis tute neatenditaj por ŝi. Ŝia vizaĝo ekesprimis maltrankvilan
atenton.
«Vi scias... Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia
rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri ?... Ni ne plu sukcesas rilati
ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago,
horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona
patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas ŝin. Sed
kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi
foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi.
Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo».
Ŝi rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej
ŝatata havaĵo.
«Se vi kaj patrino tion decidis...» Ŝi komencis, kaj estis io tre
malĝoja en ŝia voĉo. Mi rimarkis, ke ŝi emas plori, sed kun granda
malfacilo sukcesas superi la ploremon. Ŝi aldonis nur: «Nu, estas
tiel». Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidiĝis,
sed nur malfeliĉo, ŝi el sia ĉambro eliris, kaj tuj poste el la
domo.
Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo ! Mi
serĉis Alanon, la knabon. Mi pli antaŭtimis ĉi tiun intervidon,
ĉar Alano estas pli juna kaj pli sentema. Ankaŭ pli malkaŝema, pli
ema sin esprimi.
Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj aŭtoj. Alano havas
specialan ŝaton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per
ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn.
Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. «Mi venas
sciigi ion tre gravan al vi», mi diris per voĉo plej serioza. La
veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn
okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li
havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P[1].
Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kuraĝega, havanta la
povon ĉiam ĉion superforti.
Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato,
post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min
vidi estas pure imaga, ĝi ne estas ĝusta. Mi estas fakte nur simpla
homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo
imagas. Sed ĉu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi
faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston ? Ĉu
li ne estas tro malforta por supervivi tian baton ? Ĉu post tiu falo
li povos restariĝi ? Kaj tamen mi devis paroli.
Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis:
«Alano, mi baldaŭ foriros. Mi ne plu vivos kun vi ĉi tie. Mi ne plu
vivos ĉi-dome».
La knabo min rigardis kun hezita esprimo.
Kaj li ekridis.
Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze ! Por li,
patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke
tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por
li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du aĵoj, kiujn
eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro
de la patro povis esti nur luda.
Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Baldaŭ mi ne plu estos en
la domo. Baldaŭ mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de
Klara, de li.
«Alano», mi rekomencis, kaj mi provis igi mian voĉon kiel eble plej
senrida. «Alano, mi ne ridas, ĉi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke
vi ne kredis min tuj, ĉar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la
veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ĉi tie kun
patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...»
Li sentis nun, ke ĉi tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran
veron. Sed li ne povis akcepti ĝin. Li rigardis min. Li subite ege
paliĝis. Li iĝis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi
sentis, kvazaŭ la tuta ĉambro turniĝus, kaj mi apenaŭ ne svenis.
«Mi mortigis lin», mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla,
restadis dolore en mia kapo. «Mi mortigis lian koron, lian ĝojon,
eble lian povon ami kaj feliĉi. Mi estas la mortigisto de mia knabo».
En unu minuto, ĉio fariĝis nekredeble malvarma en mi.
Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn,
batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al
mi, forkuris ploregante.
Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian
pezon de malfeliĉo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la
mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por
Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj
ilian patrinon. Sanegajn ? Jes, ĝis nun. Sed ĉu ili povos resti same
sanaj post tia videble preskaŭ mortiga bato ?
Ĉu mi perdis la saĝon, mi demandis al mi. Ĉu Diana povas doni al mi
veran feliĉon ? Aŭ ĉu por feliĉo nur imagita mi nun malfaras unubate
feliĉon malrapide, iom post iom kunmetitan ?
Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktiĝas mia
vivovojo. «Ĉu vere tion mi volas ?» mi demandis al mi. Sed de nenie
venis respondo.
NOTOJ :
- diru : «po».