Gerda malaperis :

9.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 15 minutes

Aŭskultu tiun rakonton:

Zorgi pri zorgado

Kion kredi? Ĉu liajn okulojn? Ĉu liajn vortojn? Liaj vortoj alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke oni kompatu lin. Sed la okuloj! Oni povas sin demandi, ĉu ili ne estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj. Ĉu ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel bele, por ke ni kompatu lin?

«Multo estas dirita, sed nenio farita», li diras. «Multe da parolado, malmulte da agado», li plu diras. Sed, ĝuste, ĉu, kiam li tion diras, li ne parolas pri si? «Rigardu, kiel maldika mi estas», li diras, «jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Baldaŭ mi estos tute senhara. Aŭ restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi pli kaj pli senhariĝas. Baldaŭ mi estos tute malsana, ĉar tiu senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo iom post iom malgrandiĝas, iom post iom forperdiĝas.

«La kuracisto diris al mi: «Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi resaniĝu, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resaniĝu, sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super[1] viaj zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas nur al via troa zorgado. Ankaŭ via maldikiĝo. Ne temas pri alia grava malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupiĝado pri tiuj zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate»».

«Jen kion la kuracisto diris al mi. «Vivu senzorge», li diris, «kaj vi resaniĝos». Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias, pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi eĉ pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, ĉar mi ne povas ne zorgi, tro okupas min. La penso fariĝi senharulo estas timinda, ĉu ne? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari?»

Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li certe pensas: «Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron». Tion diras liaj okuloj.

Estas vere, ke, antaŭe, lia korpo estis tiel grasa, ke ĝi estis tute ronda, kaj nun li sengrasiĝis. Ankaŭ estas fakto, ke lia hararo, tiel dika antaŭe, tre maldikiĝis. Sed dum liaj vortoj parolas pri malsano, zorgado, senhariĝo, malgrasiĝo, liaj pale bluaj okuloj ne elvokas[2] kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon «Mi estas pli forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel, ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasiĝi trankvile».

NOTOJ :

  1. Labori super io : labori pri io.
  2. Elvoki : fari, ke pensoj venas pri...