Gerda malaperis :

7.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 15 minutes

Aŭskultu tiun rakonton:

Oni venis el alia mondo

La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la aŭtoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos ĝin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: «Jen kio okazis, jen kio certe okazos».

Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Ankaŭ kiam mi montros la... la «aĵon» [1], ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos ĝin kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Aŭ ĉu eble tamen...?

Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos ! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antaŭ ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable !) mi ekhavis tiun neimageblan aĵon.

Kion oni povas fari por superi la timon ? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron ? Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj[2]. Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la aŭtoritatoj tute ne deziras aŭdi la veron. Ili konsentas kompreni ĝin, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.

Ankaŭ mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis... eee[3]... «tiujn» veni. Ne mi deziris aŭdi iliajn timofarajn parolojn. Ĉu vi opinias, ke mi amas dramojn ? Tute ne.

Kaj tamen, kion fari ? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenaŭ mi povus paroli pri ĝi kun iu ! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj... tiuj uloj... eee... tiuj estaĵoj, la risko estus tro granda.

La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antaŭ la aŭtoritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave antaŭtimas tiun tagon. Ili sin demandos, ĉu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli.

Tiam mi diros: «Estaĵoj alimondaj[4] venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certiĝu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru». Kaj mi montros la... la aĵon... kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu aĵo... ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do ĝin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).

Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas aŭdi tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas.

Mi venis por fari mian devon. Tio estas la ĝusta faro, ĉu ne ? Kio estas pli ĝusta ol tio ? Kio estus pli prava ol informi la superulojn ? Ankaŭ mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, ĉu ? Gravas multe pli, ke iu informu la aŭtoritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu «iu» nur povas esti mi ? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.

Unu eble konsentos iomete aŭdi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas ankaŭ mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas ! Mi preferus resti trankvile ĉi tie ol devi informi ilin.

La vero ofte ŝajnas pli absurda ol imagaĵoj. Estas vere, ke la aŭtoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, aŭtoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris.

Jes, karaj granduloj, vi deziris iĝi superaj aŭtoritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas ĝin. Agu do ! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. Ĉu tio estas ebla ? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari ? Ĉu fari nenion, ĝis la dramo okazos ? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi.

NOTOJ :

  1. Aĵo : afero.
  2. Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj : mi scias, kiel agas tiuj aŭtoritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okazaĵoj; mi konas tiujn aŭtoritatojn.
  3. La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ...
  4. Alimondaj (= alia-mond-aj)