Gerda malaperis :

25.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 15 minutes

La tri plendoj de s-ro Kursano

Sinjoro policano, mi havas plendon. Tri plendojn, fakte. Ĉu vi bonvolas noti?

Mi esperas, ke vi povos fari ion, ĉar mia digno malbonfartas, kaj mi esperas, ke dank' al via interveno, ĝi refartos bone. Pri kio mi plendas? Pri multo, sinjoro policano, mi plendas pri multo. Multrilate oni malbonagis kontraŭ mi.

Unue mi plendas pri provo ŝteli de mi monon. Due pri persekutado. Kaj trie... atendu... lasu min pripensi momenteton, estis ankaŭ io alia, sed ŝajnas, ke mi forgesis. Ha jes, kompreneble! Pri malvera promeso. Malhonesta promeso, se vi preferas.

Oni diris al mi, ke, se mi pagos la kurson, mi finfine scios esprimi min en tiu lingvo, kaj mi konstatas, ke mi ne scias. Tio estas malhonesta, ĉu ne? Oni invitis min elpoŝigi mian monon, kaj kion mi ricevis? Ian komencan kaj malprecizan ideon pri la lingvo. Oni agis nejuste al mi. Mi ne ricevis ion samvaloran kiel la mono, kiun mi pagis. Tial mi petas vin skribi mian plendon, mian unuan: provo ŝteli monon de mi.

Dua plendo: oni min persekutis. Kiel oni persekutis min, vi volas scii ? Ĉefe la instruanto min persekutis, sed fojfoje ankaŭ la kunlernantoj. Imagu tion: esti persekutata de siaj samklasanoj! Nekredeble, ĉu? Tamen tio okazis. Mi diras la veron. Mi estas homo sincera, kaj tial ne elportas malhonestaĵojn, kaj malhonestaĵojn mi konstante travivis dum la daŭro de tiu kurso. Ili persekutis min dirante, ke mia maniero min esprimi en la tutmonda lingvo ne estas ĝusta. Konstante mankis iu N, ili diris; mi uzis la vortfinaĵon A kiam devus esti E, ili diris, ktp ktp ( = kaj tiel plu). Ĉiufoje mi aŭdis similajn rimarkojn, malestimajn. Ĉu mi povus allasi, ke oni min malrespektu tiamaniere? Ne, sinjoro policano. Mi povas akcepti multon malplaĉan, sed malrespekton mi firme rifuzas.

Kiam homo ne rajtas paroli tute simple sen ricevi de ĉiuj flankoj rimarkojn pri tio, ke li sin esprimas fuŝe, kiel nomi tion, se ne persekutado? Konstante oni alsaltis min, ĉar mi diris IGI kaj ne IĜI, aŭ DE kaj ne DA. Estis organizita milito kontraŭ mia sento pri memdigno, kontraŭ mia memvaloro. Oni konstante provadis malaltigi min kaj estigi en mi sentojn de malplivaloro. Ĉu ni ne vivas en libera lando, kie, laŭtradicie, la digneco de homa persono estas respektata ? Mi kuraĝe rifuzis lasi ilin subigi min, sed ili insistis. Plurfoje mi konstatis, ke ili trovas plezuron en la fakto diri al mi, ke mi fuŝlernis. Estas faka vorto, kiu difinas tiun sintenon, sed mi momente forgesis ĝin. Mia memoro ne fartas tre bone post tiu laciga lingvokurso.

Kaj, trie, mi prezentas plendon pri malvera promeso. Oni promesis al mi, ke mi lernos facilan lingvon en plaĉa atmosfero. Fakte la lingvo estas tre malfacila, kaj la atmosfero... nu, plej bone eĉ ne paroli pri ĝi. Mi opiniis, ke oni uzos seriozan lernolibron, kie ĉio estas bonorde prezentita kaj klare difinita. Fakte, oni uzis neinteresan rakonton, pri kiu mi nenion komprenis, verŝajne ĉar nenio estis kompreninda. Ili eĉ ne sukcesis uzi ĉiufoje tekston kun sama longeco. Kelkfoje, la teksto, kiun ni legis kaj studis, havis malpli ol unu paĝon, alifoje ĝi estis dupaĝa. Estis suferige, por mia digneco de mezjuna viro, devi sekvi la knabecajn rakontojn. kiujn tiu kurso proponis al ni. Jam antaŭ longe mi forlasis la infanetan lernejon kaj nur persono, kies kapo fuŝe funkcias, povis imagi, ke tia rakontaĉo kontentigos normalan kursanaron.

Cetere, kiom koncernas la normalecon de miaj samkursanoj... nu, ankaŭ ĉi-rilate estas preferinde silenti. Jen, sinjoro policano. Ĉu vi notis ĉion? Ĉi tio estas mia plendo. Mi insistas, por ke vi transsendu ĝin al la superaj aŭtoritatoj. Mi deziras, ke oni rejustigu la situacion, ke oni repagu al mi mian monon, kaj ke oni informu ĉiujn personojn, ke la lernado estos tute malsama ol ili atendas.

Saluton, sinjoro policano. Fartu bone. Estas tempo, ke mi foriru. Kaj bonvole ne plendu, se mi brufermas la pordon. Mia furiozo devas esprimiĝi iamaniere, ĉu kun, ĉu sen N ĉe la vortofino. Ĝis la revido! Aŭ, pli bone eĉ, adiaŭ!