Gerda malaperis :

15.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 15 minutes

En tiu ĉapitro, estas du malsamaj rakontoj de Lasu min paroli plu !.
Mistero en papervendejo
Du raportoj pri vendado

Mistero en papervendejo

Kiam mi vidis Ivon hieraŭ, li ne nur alportis tre bonajn ĉokoladajn dolĉaĵojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okazaĵoj en la papervendejo de Ĉefa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis multon, ĉar li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj.

Li diris, ke laŭ la aranĝo de la mebloj en la magazeno, la ideoj de la polico ne povas esti pravaj. Laŭ Ivo, la plano, kiun oni ne plu retrovis jam frue la matenon post la okazaĵoj — tiu gravega papero, kiu tiel nekompreneble perdiĝis — ne kuŝis sur la meblo, kie ĝi estis laŭ la polico, aŭ ĝi ankoraŭ estus tie la sekvantan matenon. Se ĝi ne plu troveblis sur tiu meblo — la meblo maldekstre staranta — frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne la personon, kiu venis aĉeti la papersakojn, kaj kiun la polico suspektas.

Laŭ Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano laŭdire troviĝis. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion nenaturan, ĉar tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la magazenon nur por aĉeti ion. La polico do ne volas diri la veron.

Tiu grava plano, kiu, laŭ la polico, kuŝis sur la maldekstraflanka meblo, venis per speciala poŝt-alporto tuj antaŭ la fermhoro. Oni metis ĝin sur la poŝtaĵojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu kuŝis. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni ĉiam metas la alvenintajn poŝtaĵojn sur tiun meblon, ĝis la koncerna persono havas tempon okupiĝi pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la poŝtaĵoj, en tiu magazeno, ĉar la personoj, kiuj tie laboras, ne estas sufiĉe multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata.

La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel gravan planon per la poŝto ? Tiuj, kiuj sendis ĝin, certe sciis, ke spionoj interesiĝos pri ĝi. La spionoj povus havi kunlaboranton en la poŝtejo, en la paperejo aŭ aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon, agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, ĉar oni sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la maldekstrulojn. Tiu papero havis — oni diras al ni — internacian gravecon. Kaj oni sendas ĝin poŝte al papermagazeno ! Konsentite, en la papervendejo, nekonate, kaŝe troviĝas unu el la ĉefaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen !

Stranga maniero agi, ĉu ne ?

Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj ĉi-rilate. Tiutage, li iris aĉeti panon en la panejo, kiu staras tuj apud la papervendejo, kaj li tie troviĝis, kiam la suspektato envenis, kaj ankaŭ kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon por aĉeti siajn papersakojn.

La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la papervendejo, ĉe la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni tiom parolas. Kiam ĝi eltrovis, ke la suspektato iris aĉeti panon tuj antaŭe, ĝi ege kontentis, kvazaŭ tiu malkovro donus respondon al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga afero. Kial tiom da bruo pri tio ? La suspektato neniam neis, ke li iris de la panejo al la papermagazeno.

Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li diskutadis longe, ĉar li havas al ŝi amkomenceton kaj plezure longigis sian restadon apud ŝi. Tiu kompatinda homo, kiu poste aĉetis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia ĉeesto tie ne sufiĉas por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda magazeno, ĉu ? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon da pano en la paperejo ?

Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu, kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris.

Kion ? Ĉu vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon ? Nu, tio estas fakto. Ili iris kune trinki teon en «La dolĉa vivo». Ĉu vi konas ? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de teo. Ĝi troviĝas dekstre de la Ĉefa Poŝtoficejo. Li sidis tie kun sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante la papersakojn, kiujn li aĉetis antaŭ kelkaj minutoj. Estis la horo, kiam ĉiuj magazenoj fermiĝas. Kaj oni suspektas tiun viron ĝuste ĉar neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la momento, kiam oni fermis la magazenon.

Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la policon.

Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu ajn magazeno aŭ trinkejo li troviĝas, tuj post li envenas la suspektata persono. Kvazaŭ tiu sekvus lin. Mirige, ĉu ne ? Tamen, Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn okazaĵojn hieraŭ. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga.

Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li aĉetas tiujn dolĉaĵojn, kiujn li hieraŭ alportis. Estas speco de ĉokoladhava sukeraĵo, tre dolĉa, kion mi ege ŝatas, kaj mi ŝatus scii, kie oni ilin vendas. Mi bedaŭras, ke restas neniu plu. Mi jam finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, bedaŭrinde, nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj.

Eble ne, fakte, ĉar niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco de ĉokolada dolĉaĵo. Ion similan mi neniam ricevis aŭ aĉetis antaŭe. Ne estas tro da ĉokolado, sed certe multe da sukero, tiel ke ĝi estas dolĉega. Jes, bonegaj dolĉaj aĵetoj tiuj sukeraĵoj estas.

Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn, aferojn ? Vere, li estas karulo, eĉ se liaj okuloj rigardas malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias kun mi, ĉu ne, Johana ?

Du raportoj pri vendado

Sinjoroj, mi bedaŭrinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de dolĉaĵoj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris ĝin, estis tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dolĉaĵoj — tiujn, kiuj enhavas ĉokoladon — kaj li imagis, ke li povas esprimi ĝustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si pri tiuj.

Estas vere, ke ĉokolado estas unu el la ĉefaj aĵoj, kiuj eniras en la faradon de dolĉaĵoj. Aŭ almenaŭ, oni povas diri, ke ĉokolado estas grava enmetaĵo — en dolĉaĵojn — se oni konsideras la demandon tutnacie. La afero montriĝas malsama, se oni konsideras nur unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn aŭ la tutan mondon. Inter tiu, tiu ĉi kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dolĉaĵojn. Mi do petas vin ne forgesi, ke, en ĉi tiu diskuto, ni restas sur la tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankoraŭ pli, se ni rigardus ĝin internacie.

Kvankam do — se ni konsideras la tutan nacion — ni devas konsenti pri la ĉefa loko, kiun okupas la ĉokoladhavaj dolĉaĵoj inter la tuto de la dolĉaĵoj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras eĉ ne unu vorton pri, ekzemple, dolĉaĵoj faritaj el pura sukero kun iu aŭ alia aldonaĵo neĉokolada.

La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas ĉi tiu raporto, kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia dolĉaĵvendado.

Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al ĉi tiu demando... ŝajnas, ke ne... neniu mano altiĝas... se neniu deziras esprimi sian opinion pri la dolĉaĵdemando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan raporton, tiun pri la vendado de pano.

Ankaŭ sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne priparolos ĝin, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu decido kaj la malaltiĝo rimarkita ĉi-urbe en la vendado de la plej kutimaj specoj de pano. Evidentiĝis, ke la horo, ekde kiu la pano estas aĉetebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni antaŭe imagis.

Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi volas komence tuŝi nur la monan aspekton de la demando. Kaj ĉi-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas plej serioza.

Vi povas fidi min, sinjoroj, ĉar mi konsideris tiun raporton tre atente, kaj tre zorgiga ĝi estas. Vi certe konatiĝis kun la informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi verŝajne samopinias kiel mi, ĉu ne ? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas urĝe okupiĝi.

La panistoj plendas, ke ili ne ricevas sufiĉe da mono por la vendata pano, almenaŭ kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion ni povus fari sen endanĝerigi la tutan nacian vivon ?

Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj, kaj ni troviĝas en sakstrato[1], en sen-elira situacio. La etaj panvendistoj petas ion, la ĉiovendejoj[2] kaj aliaj grandegaj magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj aĉetas la panon havas ankoraŭ alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi troviĝis subite kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi.

Mi, kiu ĉiam ŝategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tuŝi eĉ unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto «pano» agas al mi malsanige.

Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi sola. Mi do kunvokis vin al ĉi tiu kunsido, por ke ni diskutu plej serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu afero estas certa, nome, ke se iuj enpoŝigos pli da mono ol antaŭe, sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi.

Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo.

NOTOJ :

  1. Sakstrato : strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu ĝi eniris).
  2. Ĉiovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : manĝaĵon, vestaĵojn, librojn, televidilojn...)