13.5. Lasu min…
Temps moyen estimé : 30 minutes
Revenis amo, feliĉu ni!
Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel feliĉa! Mi retrovis ŝin! Mi
revidis ŝin! Kiun? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri
Karleta. Pri kiu mi parolus? Ĉu ekzistas alia virino en la mondo?
Jes, mi revidis ŝin.
Ŝi sidis ĉe tablo en trinkejo, sola, antaŭ taso da kafo. Mi soifis,
kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis ŝin. Ŝi aspektis kiel
persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, ĉu mi iru al ŝi, ĉu mi
iru sidi ĉe la apuda tablo, aŭ ĉu ĉe pli malproksima. Mi decidis
iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis
facile observi ŝin.
Mi volis komence observi ŝian vizaĝon, provi ekscii, laŭ ŝia
esprimo, ĉu ŝi feliĉas aŭ ne. Krome, mi deziris ne aliri ŝin tuj,
ĉar ŝajnis al mi, ke estas pli saĝe lasi mian koron trankviliĝi
antaŭ ol ekrilati kun ŝi.
Ĉu vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam ŝi forlasis min
? Antaŭ longe tio okazis. Ŝi malkontentis pri mi, pri io, kion mi
fuŝe faris. Kaj, malsaĝe, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fuŝo.
Kiel malsaĝa mi estis! Ŝi pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere
dirus: «Jes, mi mispaŝis. Bonvolu pardoni min. Mi estas fuŝulo. Mi
riparos la aferon.», ŝi certe plu restus kun mi, ĉar ŝi trovis min
plej aminda. Sed mi malsaĝe volis, ke ŝi konsideru min prava.
Ŝi tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke
senti min prava, eĉ kiam mi fuŝe agis kaj estas evidente malprava.
Jes, tiam ŝi foriris, lasante min sola, malĝojige sola. Mi sentis
min forgesita, forlasita.
Kiom mi bedaŭris mian malsaĝan reagon! Sed mia bedaŭro ne helpis.
Simpla bedaŭro neniam helpas, ĉu?
La vivo iĝis seninteresa por mi. Mi laboris laŭkutime. La ekzisto
estis daŭro, ne vivo. Mi eĉ min demandis, ĉu estas iu ajn intereso
en daŭrigo de tiu vivo. Se vivo estas senĝoja, senplezura, kial
daŭrigi ĝin? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis
en ĝi dum kelka tempo. Mi hezitis: ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj?
Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson?
Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur ĉar mi ĝin
timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do daŭrigis mian
malfeliĉan ekziston.
Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enamiĝis al li. Mi konis lin.
Li nomiĝas Jozefo. Malseriozulo. Fuŝulo. La ideo, ke ŝi emas
kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis... nu... mi ne trovas
vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia
koro estis peza. Pli kaj pli peza.
Tamen, mia vivo... ne, vivo ne estas ĝusta vorto, tiel vivi ne estas
vivi, mi diru: mia ekzistado... tamen, do, mia ekzistado estis
seninteresa. Mi provis forgesi ŝin, sed ne povis. Amikoj proponis al
mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn,
kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min.
Mi eĉ pensis pri tio, ĉu mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas —
mi pensis — ne la morton de aliuloj! Ĉu vi trovas min timige
malŝatinda? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi
havis tiun ideon. Meti finon al[1] mia doloro mortigante mian
malamikon.
Mi malamis lin. Kaj en malamo kuŝas nekredebla forto. Ĉu vi jam
sentis tion? Eble vi neniam malamis. Videble, vi estas plej bonkora
homo.
Mi tamen forlasis la ideon meti finon al la vivo de Jozefo (eble ĉar
mi timas la policon!). Mi provis revidi Karletan, sed Jozefo forlasis
la urbon, kaj Karleta sekvis lin for. Ŝi trovis alian laboron, ie,
kaj mi plu restis same sola.
Komence mi pensis: «Ŝi ne rajtas fari tion al mi. Ŝi ne havas tiun
rajton. Ŝi devas vivi kun akceptinda viro, saĝa, bonkora, juna.
Unuvorte, kun viro kiel mi. Ne kun fuŝulo kiel Jozefo».
Sed poste mia pensmaniero aliiĝis. Kion similaj pensoj ja povus
alporti al mi? Nenion helpan, nur bedaŭron. Fakte, mi ne pensis
prave, ĉu? Ŝi ja rajtas fari el sia vivo, kion ŝi volas. Kaj mi ne
havas rajton devigi ŝin min ami. Ŝi rajtas forlasi min, se mi agas
malsaĝe. Neniam ni kunigis niajn vivojn antaŭ iu urba aŭ alia
aŭtoritato. Mi do havis neniun rajton super ŝi. Tiuj kaj similaj
konsideroj helpis min forlasi mian ne-sanan pensovojon, kaj aliri
vojon pli bonan.
Mi atendis ion ajn, sed ne tiun trinkejan revidon. Kara Karleta! Dum
ŝi sidis tie en la angulo, ŝi estis ankoraŭ pli bela, ol kiam mi
komence konatiĝis kun ŝi. Sed ŝi aspektis malĝoje.
Okazis io eĉ pli neatendita ol la fakto, ke mi revidis ŝin: subite,
ŝi turnis la okulojn al mi, min vidis, kaj ekstaris. Ŝi ekpaŝis en
mia direkto, ne tre rapide, tiel ke mi havis sufiĉe da tempo por min
demandi, kion ŝi diros.
Min tuŝis timo. Mi kvazaŭ antaŭsentis, ke doloriga bato falos sur
min. Mi timis, ke ŝiaj unuaj vortoj estigos eksplodon de doloraj
sentoj en mia kompatinda koro.
Sed tute male. Apenaŭ mi povis kredi miajn okulojn: jen ŝi sidis
apud mi kaj ekparolis kun larĝa rideto. Ho, tiu rideto! Similan
rideton mi neniam vidis. Neniam en mia vivo mi sentis min tiel
kortuŝita. Tiu rideto estis mesaĝisto pri baldaŭaj feliĉoj.
«Kara Petro!» ŝi diris. «Kiel mi ĝojas vin revidi! Se vi scius,
kiel feliĉa mi estas! Oni diris al mi, ke vi forlasis la urbon, kaj
jen mi retrovas vin. Ĉu vi ankoraŭ min malamas?»
Imagu tion! Ŝi opiniis, ke mi malamas ŝin. Eble mi iomete ŝin
malamis, kiam ŝi forlasis min, sed tamen... Mi repensis pri miaj
mortig-ideoj; ili koncernis min, kaj poste Jozefon, sed ŝin neniam.
«Mi neniam malamis vin», mi respondis, «nur Jozefon».
Kaj tiam ŝi rakontis pri Jozefo. Liaj proponoj tute ne estis
seriozaj. Tuj kiam li alvenis en tiun alian urbon, li faris similajn
proponojn al alia virino, kaj forlasis Karletan. Estis tre dolore al
ŝi, ĉar ŝi imagis, ke li estos la viro en ŝia vivo. Sed iom post
iom ŝi retrovis sian kortrankvilon. Pli kaj pli ŝi rememoris nian
antaŭan amrilaton kiel vere feliĉigan.
Ŝi do deziris rerilati kun mi. Sed iu malsaĝulo fuŝ-informis ŝin
dirante, ke mi foriris, ke mi forlasis mian laboron, kaj trovis alian
malproksime. Li intermiksis mian nomon kun tiu de aliulo, ĉar niaj
nomoj intersimilas.
Mi klarigis al ŝi la vojon, kiun miaj pensoj kaj sentoj iris dum tiu
longa tempo malproksime de ŝi. Krome, mi diris, kiom mi nun konscias
mian malsaĝecon. Mi diris, kiom mi bedaŭras, ke mi lasis tro altan
opinion pri mi mem fuŝi belegan amon.
Tiumomente ni komencis ridi unu kun la alia. Kiom ni ridis! Ni ne
vere scias, kial. Nur, ĉar estis tiel bone retroviĝi kune, kaj
rimarki, ke ni tuj povas tiel forte reami unu la alian.
Ni parolis pri ĉio kaj nenio, ĉiam ridante. Ni rakontis niajn vivojn
unu al la alia. Ni estis ĝojaj, neimageble ĝojaj. Mi metis mian
manon sur ŝian manon, proksimigis mian kapon al ŝia kapo. Niaj koroj
batis aŭdeble, aŭ apenaŭ malpli ol aŭdeble. Ni sentis kuniĝon. Ni
forlasis la kafejon, promenis en la urbo, ĉiam ride diskutante, ĉiam
kun ĝojplenaj vizaĝoj. Ni iris al mia ĉambro. Ni...
Nu, nu, nu, nu. Ĉu vi scias, kio estas feliĉo? Vere, amiko, se vi
povus imagi...
NOTOJ :
- Meti finon al x : fari, ke x finiĝu; igi, ke x ne plu ekzistu.