12.5. Lasu min…
Temps moyen estimé : 30 minutes
Jen vi ree trinkas!
Sufiĉas! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam
trinkis sufiĉe. Tro estas tro. Kial vi ĉiam devas troigi? La
kuracisto diris: «Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam
estas multe por li. Aŭ ĉu vi volas, ke li fariĝu tute malsana? Se
li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.»
Kaj jen vi denove aĉetis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, ĉu?
Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas ĉiama.
Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi eĉ ne plu estas
knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.
Se almenaŭ vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete.
Ĉu brando plezurigas vin? Eĉ ne. Fakte, ĝi eĉ ne sensoifigas vin.
Vi tion diris al mi, ĉu ne? Laŭ vi mem, ĝi ne forsvenigas vian
soifegon. Laŭ viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi
deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.
Viaj malsaĝaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke ĉar
vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi
povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa
laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena
forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi
esprimi mian plenan malkonsenton.
Jes ja, vi estas granda, eĉ grandega. Jes ja, via korpo estas alta
kaj larĝa. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufiĉe dika, verdire. Mi
eĉ diru simple: tro dika, multe tro dika, ĉar la brando dikigas vin
sen vin serioze fortigi.
Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — ĉu vi memoras? — mi vin
ekamis, ĝuste ĉar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis
tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, larĝa kaj forta. Tiutempe vi
ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizaĝon, kun amika,
plezuriga esprimo, kaj mi enamiĝis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi
fuŝos ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian
kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos ĉiama
doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud
senvolulo, kiu fuŝos mian vivon.
Ho! Mi konas viajn ĉiamajn rediraĵojn! Laŭ via opinio, mi estas
senkora. Laŭ via sento, mi estas nekomprenema. Laŭ viaj paroloj, mi
estas aŭtoritatema. Mi ŝatas Povon, laŭ vi. Mi deziras esti supera
al vi, laŭ via pensmaniero, kaj mi volas ĉiam diradi al vi, kion vi
faru. Tiel vi sentas nian rilaton, ĉu ne? Laŭ vi, mia sola deziro
en la vivo estas superforti vin.
Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom ŝatis, kiam mi sentis vin supera
al mi. Ĝuste tio igis min vin ami: via maniero ĉiam superi la
malfacilaĵojn de la vivo. Kio ajn okazis, la ĝusta decido estis
klara por vi. Kio ajn okazis, vi ĉiam estis la plej forta, la plej
saĝa, la plej supera.
Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — ĉu vi memoras? — en la
unua tempo de nia kunvivado, tamen ĉiam vi sukcesis elturni vin. Kiom
ŝatinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!
Ŝajnis, ke vi havas povon super la okazaĵoj, super la vivo. Povon vi
havis, ĉar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio
postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo
aliigi la tutan vivon? Kie ĝi postrestis? Kien ĝi forsvenis? Kio
okazis al ĝi? Kion vi faris el ĝi? Vi iras aĉeti brandon. Vi
sidas apud glaso da brando. Vi rigardas ĝin. Vi rigardadas ĝin. Vi
rigardegas ĝin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en
vi la volon kapnei[1] al ĝi. Kial vi fuŝis nian vivon, kara? Kara,
kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fuŝis ĉion
inter ni?
Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Ĝi estas nia
superulo nun! Decidas ĝi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi ĝian
volon. Vi aĉetas ĝin, kaj tiu aĉetaĵo direktas la vivon ĉi tie.
Aĉetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ĉe
ni, kia malsaĝa maniero vivi!
Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj
malfacilaĵoj ĉe via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare,
kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkaŝe diru la veron.
Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la
tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro,
pri tiu gravega fuŝo, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj
ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la
polico intervenos.
Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati,
sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis
vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam
estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando
akceptigis ĝin pli facile al vi, ĉu ne? Aŭ almenaŭ tion vi
imagis. Kun kiom da malpravo!
Ĉar kvankam vi aĉetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciliĝis.
Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montriĝas
brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi
ne povis akcepti tion. Ĉiaokaze ne la fakton, ke vi iris ĉiam denove
aĉeti brandon, kaj ke nia aĉetpovo pli kaj pli mallarĝiĝis.
Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne
akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos
epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj
dumtage kaj ĉe noktiĝo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Kaj evidentiĝis finfine, ke mi pravis, ĉu ne?
Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufiĉe komprenis viajn zorgojn de
senlaborulo, tamen, ĉu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere
rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas
iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero ŝajnas al mi neĝusta. Kiom
ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post ĉi tiu li ne plu
trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.
Kaj nun, kion fari? Ĉu vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el
tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian
kompatindan, fuŝitan kunekziston?
Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almenaŭ vi
komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankoraŭ plu. Eĉ se de
tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankoraŭ batas amege por
vi.
Sed kiom ĝi doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al
brando! Karulo! Karulo mia! Ĉu vere vi ne povas forigi el vi tiun
diablan emon? Ĉu vi ne povus reekprovi, eĉ se nur kompate al mi?
Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi aŭdis. Oni tie
akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi
faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankoraŭ pli
multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.
Aŭ almenaŭ konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas
kuracistoj, kiuj specialiĝis pri brandotrinkemo, oni diris al mi.
Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile
seniĝi de ĝi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenaŭ
diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj
kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refariĝas viro.
Vi sentus reviviĝon, reviriĝon, refortiĝon. Vi refariĝus la
fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.
Vi tion faros, ĉu ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj
pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos
vin. Kaj vi refariĝos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la
alian.
NOTOJ :
- Kapnei (kap-ne-i) : diri «ne» per la kapo; montri per la kapo,
ke oni malkonsentas.