Gerda malaperis :

8.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 8 minutes

Aŭskultu tiun rakonton:

Iru kiel vi volas

Oni nomas tiun restoracion «memserva restoracio», ĉar en ĝi oni servas sin mem. Ne estas ulo, kiu venas al via tablo kun via tomato aŭ kafo. Vi devas servi vin mem.

Ĉu vi ne volas iri al memserva restoracio ? Vi preferas, ke oni servu vin. Nu, bone. Kiel vi volas. Ĉiaokaze, mi ne iros kun vi. Vi devos iri sola. Mi devas resti ĉi tie. Mi laboros en mia ĉambro.

Kion ? Ĉu vi timas perdiĝi ? Ne timu. Miaopinie, vi ne riskas perdiĝi. Estas tre simple iri tien. Nur sekvu tion, kion Tom diris al vi. Tiel vi ne perdiĝos.

Se vi ne volas iri al memserva restoracio, iru do al alia restoracio. Ne gravas al mi. Same pri tio, ĉu vi iru buse, aŭte aŭ piede. Busi eble estas pli bone ol piediri, almenaŭ rilate al la piedoj, sed la buson vi devas atendi. Okazas, ke oni atendas longe. Aŭto estas pli rapida ol buso, kaj vi povas foriri per ĝi, kiam vi volas, sed ĉu vi havas aŭton ?

Vi baldaŭ havos aŭton, ĉu ? Nu, bone, sed «baldaŭ» ne estas «nun». Se vi deziras iri al la urbo nun, tre gravas, ĉu vi havas aŭton nun. Ke vi havos ĝin baldaŭ, tio estas grava iurilate, mi konsentas, sed tio ne helpas vin nun, eĉ iomete, por iri al la urbo, ĉu ? Por aŭti ĝis la urbo, oni devas havi aŭton.

Sed fakte vi povas iri tien promene. Piediri estas bone por la koro. Kaj ankaŭ por la kapo, cetere. Kiam venas nokto, la urbo iĝas tiel bela ! Kiam oni subite ekvidas la tutan urbon de malproksime, kaj noktiĝas, oni ekhavas senton pri io mistera, io ekstermonda, eĉ supermonda.

Ne estas tro longe ĝis la urbo. Kompreneble, vi ne estos tie tuj, vi devos tamen promeni iom da tempo. Sed ne estas tro longe. Ne timu, ke viaj kruroj tro laboros kaj perdos sian tutan forton.

Sed mi deziris diskuti kun vi ankaŭ pri io tute alia. Ĉu vi havas informojn pri Ana ? Ŝi kuŝis en sia ĉambro kaj ne sentis sin tre bone. Tom iris al ŝi kun sia kuracisto, sed ŝi ne rigardas tiun kuraciston serioza, ŝi preferas sian kuraciston, ŝi vere ne amas lian. Li do forsendis sian kuraciston kaj vokis ŝian. Strange, kiam ŝi vidis lian kuraciston, ŝi sentis sin malbone, sed tuj kiam ŝi vidis sian kuraciston eniri en ŝian ĉambron [1], ŝi jam sentis sin pli bone.

Oni sin demandas, pri kio vere temas, ĉu ne ? Ho, ĉu vi jam foriras ? Do, bonan vesperon, kaj ankaŭ bonan nokton ! Ĝis revido ! Ni revidos nin baldaŭ, verŝajne. Do, ĝis !

NOTOJ :

  1. Ŝi vidis sian kuraciston : kiu vidis ? — ŝi. La kuraciston de kiu ? — de ŝi (de tiu, kiu vidis).
    Eniri en ŝian ĉambron : kiu eniris ? — ne ŝi, sed la kuracisto. En la ĉambron de kiu ? — ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed de ŝi. Se vi dirus: «Ŝi vidis la kuraciston eniri en sian ĉambron», tio volus diri, ke ŝi vidis la kuraciston eniri en la ĉambron de la kuracisto.