Cours d'espéranto en dix leçons :

10.4. Skriba komprenado

Temps moyen estimé : 20 minutes

Maksimumo de akireblaj poentoj en tiu parto: 25 poentoj

Unua ekzerco

Carte postale : Saluton Maria, Kiel vi fartas ? Mi estas en Ĉinio kun Petro, la vetero estas bela tie. Hieraŭ ni iris en restoracion. Morgaŭ, mi vidos mian bofratinon Xin. Mi reiros al Francio post unu semajno. Mi esperas, ke ĉio estas bona por vi. Ĝis baldaŭ, Julia

EXERCICE : Vi ĵus ricevis tion, respondu la demandojn.

Pour obtenir une lettre accentuée, il suffit de taper la lettre suivie d’un x : en tapant cx, sx, ux... vous obtiendrez ĉ, ŝ, ŭ...

Cet exercice ne peut pas être corrigé automatiquement. Votre correcteur vous donnera des explications sur les réponses que vous aurez données.

20. Kio estas la dokumento? 1 poento

21. Al kiu Julia skribas?2 poentoj

22. Kien Julia iris hieraŭ? 1 poento

23. Kiun Julia renkontos morgaŭ? 1 poento

24. Kiam ŝi reiros al Francio?2 poentoj

Dua ekzerco

Mi estas sinjoro Dupon, mi serĉas mian katidon, Filu. Ĝi estas malgranda kaj nigra. Ĝi havas bluajn okulojn kaj ĝi havas blankan piedon. Ĝi foriris mardon sed ne revenis... Bonvolu, se vi vidos ĝin, kontakti min telefone je 0605203480. Dankon.

EXERCICE : Malgranda anonco en ĵurnalo.

Pour obtenir une lettre accentuée, il suffit de taper la lettre suivie d’un x : en tapant cx, sx, ux... vous obtiendrez ĉ, ŝ, ŭ...

Cet exercice ne peut pas être corrigé automatiquement. Votre correcteur vous donnera des explications sur les réponses que vous aurez données.

25. Kiu skribis la anoncon? 1 poento

26. Kiel nomiĝas la katido?2 poentoj

27. Kiaj estas ĝiaj okuloj? 1 poento

28. Kiam ĝi foriris? 1 poento

29. Kiom da blankaj piedoj ĝi havas ?2 poentoj

Tria ekzerco

Gesinjoroj, Via filino Lea ne multe parolas dum la lecionoj, mi ŝatus renkonti vin por vidi kun vi, ĉu ŝi deziras helpon. Mi proponas al vi rendevuon ĵaŭdon la kvaran de decembro, je la dek oka horo. Mi petas, kontaktu min telefone al 0630950644. Dankon, Sinjoro Giraud

EXERCICE : Respondu la demandojn.

Pour obtenir une lettre accentuée, il suffit de taper la lettre suivie d’un x : en tapant cx, sx, ux... vous obtiendrez ĉ, ŝ, ŭ...

Cet exercice ne peut pas être corrigé automatiquement. Votre correcteur vous donnera des explications sur les réponses que vous aurez données.

30. Kiu skribis tiun mesaĝon? 1 poento

31. Pri kiu li parolas? 1 poento

32. Kiun li volas renkonti?2 poentoj

33. Kion li proponas? 1 poento

34. Kiel ni povas kontakti lin? 1 poento

Kvara ekzerco

1a anonco : Granda domo, kvin ĉambroj kaj granda ĝardeno. En arbaro. Prezo : 250 000 eŭroj. 2a anonco : Malgranda domo, du ĉambroj, malgranda ĝardeno en la urbo. Prezo : 120 000 eŭroj. 3a anonco : Apartamento, tri ĉambroj, urbocentro. Trankvila loko. Prezo : 140 eŭroj. 4a anonco : Domo, unu ĉambro, antaŭ la urbodomo. Malgranda ĝardeno. Prezo : 80 000 eŭroj.

EXERCICE : Vi volas aĉeti domon, vi havas 130 000 eŭrojn. Vi loĝas kun infano kaj birdo. Vi trovas anoncojn en ĵurnalo.

Pour obtenir une lettre accentuée, il suffit de taper la lettre suivie d’un x : en tapant cx, sx, ux... vous obtiendrez ĉ, ŝ, ŭ...

Cet exercice ne peut pas être corrigé automatiquement. Votre correcteur vous donnera des explications sur les réponses que vous aurez données.

35. Kion vi volas aĉeti? 1 poento

36. Kun kiu vi loĝas?1 poento

37. Kiom da anoncoj temas pri loĝejoj en la urbo?2 poentoj

38. Kiun anoncon vi povas elekti? 1 poento