Zorgi pri zorgado
Kion kredi? Ĉu liajn okulojn? Ĉu liajn vortojn? Liaj vortoj
alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke
oni kompatu lin. Sed la okuloj! Oni povas sin demandi, ĉu ili ne
estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne
esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj.
Ĉu ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel
bele, por ke ni kompatu lin?
«Multo estas dirita, sed nenio farita», li diras. «Multe da parolado,
malmulte da agado», li plu diras. Sed, ĝuste, ĉu, kiam li tion
diras, li ne parolas pri si? «Rigardu, kiel maldika mi estas», li
diras, «jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom
post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Baldaŭ mi estos tute
senhara. Aŭ restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi
pli kaj pli senhariĝas. Baldaŭ mi estos tute malsana, ĉar tiu
senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo
«La kuracisto diris al mi: «Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi
resaniĝu, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la
plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi
deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resaniĝu,
sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super[1] viaj
zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas
nur al via troa zorgado. Ankaŭ via maldikiĝo. Ne temas pri alia grava
malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la
tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas
nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupiĝado pri tiuj
zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via
trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate»».
«Jen kion la kuracisto diris al mi. «Vivu senzorge», li diris, «kaj vi
resaniĝos». Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias,
pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne
plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado
de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi
provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi
malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi eĉ
pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas
ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, ĉar mi ne povas ne
zorgi, tro okupas min. La penso fariĝi senharulo estas timinda, ĉu
ne? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari?»
Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li
certe pensas: «Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj
mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron». Tion diras liaj
okuloj.
Estas vere, ke, antaŭe, lia korpo estis tiel grasa, ke ĝi estis tute
ronda, kaj nun li sengrasiĝis. Ankaŭ estas fakto, ke lia hararo,
tiel dika antaŭe, tre maldikiĝis. Sed dum liaj vortoj parolas pri
malsano, zorgado, senhariĝo, malgrasiĝo, liaj pale bluaj okuloj ne
elvokas[2] kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon «Mi estas pli
forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta
ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel,
ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la
tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasiĝi
trankvile».
Notoj :
- Labori super io : labori pri io.
- Elvoki : fari, ke pensoj venas pri...