Gerda malaperis :

Konsiloj por la kursfinintoj

Estimataj Eks-kursanoj,
Jen kelkaj konsiloj por vi, kiuj ĵus finis la kurson «Gerda malaperis» de Claude Piron.

Kiuj vi estas?

Plejparte tiuj, kiuj finis la kurson Gerda malaperis, antaŭe finis la kurson DLEK (Dek Leciona Kurso)Kurso de Esperanto.

Kiel lerni plu?

Vi jam havas bonan nivelon en la lingvo. Tion ĉi atestas via kapablo legi senprobleme ĉi tiun teksteton (la vortoj, kiuj ne troviĝas en Gerda malaperis, ricevas tradukon fine de tiu ĉi paĝo). Vi jam konas la tutan bazan gramatikon kaj la plej oftajn vortojn. Tamen vi ankoraŭ bezonas firmigi viajn konojn kaj akiri kelkajn pliajn. Kiel do lerni plu ?

Unua konsilo: parolu! Unuhora babilado kun kompetentaj Esperantoparolantoj valoras pli ol dek horoj da individua lernado. Tamen kelkaj inter vi eble ne trovos tiajn homojn en sia najbaraĵo. Jen solvoj por vi.

  • Unue, sciu, ke multaj Esperanto-asocioj okazigas regulajn renkontiĝojn aŭ konversaciajn rondojn. Kelkaj estas tre sukcesaj kaj famaj, aliaj malpli, ĉar la laboro de la gvidanto estas tre grava kaj malfacila: li (aŭ ŝi) devas paroligi la timemulojn, takte silentigi la troparolemulojn kaj la tedulojn, kaj ĉiamaniere igi, ke ĉiuj partoprenantoj sentu sin komforte malgraŭ la diferencoj de lingva nivelo, de aĝoj aŭ de interesoj.
  • Due, se vi estas junulo aŭ mezaĝulo, vi nepre partoprenu internacian junularan Esperanto-aranĝon. Tio estas la plej bona medio por paroli kaj aŭskulti.
  • Trie, estas eblecoj telefone babili kun korektantoj de niaj kursoj. Tiu ĉi ebleco nuntempe estas sufiĉe limigita, sed espereble kreskos, kiam la rimedoj de interneta telefonado fariĝos sufiĉe maturaj.

Dua konsilo: denove studu ! Jes, restudu la lecionojn de unua kurso, relegu la ĉapitrojn de Gerda malaperis, rerakontu al vi la rakonton, relegu niajn korektojn… Cetere ni kelkfoje aldonas novajn metodikajn helpilojn al la kurso : ekz-e franca-esperanta leksikono, nova laŭtema indekso de la kurso DLEK. Ni preparas plenan «konkordancon» de Gerda malaperis kaj de Lasu min paroli plu!. Ĉio ĉi estos al vi utila, firma bazo, precipe kiam vi renkontos homojn, kiuj malbone uzas nian lingvon.

Kaj tio ĉi enkondukas nian trian konsilon: estu singarda! Esperanto estas ja facila lingvo. Pro tio kelkaj homoj nur lernas la kernon de la lingvo kaj ili tuj imagas, ke ili jam ĉion konas. Kelkaj eĉ ne hezitas pedante disvastigi siajn teoriojn pri lingvo, kiun ili neniam serioze studis. Ne sekvu ilin blinde kaj ne hezitu peti konsilojn de niaj korektantoj aŭ de «bonaj aŭtoroj».

Kvara konsilo: korespondu ! Korespondi kun sperta E-parolanto estas bona rimedo por disvolvi viajn sciojn. La interreto estas la ideala rimedo por korespondi mond-skale. Cetere ni donos ĉi-sube adreson de interreta E-Koresponda Servo. Bedaŭrinde la kompetentuloj ofte estas tro okupataj kaj ne povas oferi tempon por korespondado kun komencanto. Tamen korespondi kun alilanda komencanto povas esti interesa sperto, sed memoru nian trian konsilon !

Kvina kaj lasta konsilo: instruu! Jes, de kiam vi havos iom pli da sperto en la parola lingvo, vi iĝos tre bona korektanto por niaj kursoj, eventuale sub la kontrolo de pli sperta homo. Komence de la ekzisto de Esperanto multaj elstaraj instruistoj komencis instrui tuj post kelksemajna lernado. Oni povas havi dubojn pri la efikeco de tiaj lernmetodoj, sed estu certa, ke post via tri- aŭ kvarmonata studado ankaŭ vi plene kapablas instrui al komencanto.

Rimedoj por plu lerni

Internet estas fonto da interesaj Esperantaĵoj. Sed la sama problemo validas pri Esperanto, kiel pri ĉiuj aliaj temoj: Internet neniel estas sekura fonto. Vi trovos en ĝi bonegajn kaj malbonegajn aferojn (mi parolas pri la lingva vidpunkto). Relegu nian paĝon pri konsilindaj Esperantaj ejoj en TTT. Por plu lerni aparte interesaj estas:

Internet estas tre nova medio. Antaŭ ĝia regno, ekde la komenco mem de Esperanto, oni multon faris nur per libroj. Ankaŭ nun libroj estas konsilindaj kaj certagrade nemalhaveblaj. Vi malfacile trovos Esperantajn librojn en la kutimaj librovendejoj, sed ili abundas en la E-movadaj medioj. Sube ni parolos pri libroservoj, per kiuj eblas mendi kaj havigi al si la karajn librojn ! Atentu, ke «kara» ne ĉiam sinonimas kun «multekosta», feliĉe !

Al la finintoj de Gerda ni aparte konsilas du lernolibrojn por progresantoj:

  • Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker, Eldonejo «Progreso», Rusio.
  • Paŝoj al plena posedo de William Auld, eldonita de Hungara Esperanto-Asocio.

Koncerne vortarojn ni konsilas, ke vi plej multe evitu ilin uzi. Prefere funkciigu vian memoron kaj imagpovon. Tamen tre utilaj estas la vortaroj unulingvaj, t.e. la vortaroj nur en Esperanto. Ili montros al vi, ĉu vorto, kiun vi volas uzi, vere ekzistas, ĉu ĝi estas sufiĉe oficiala, kaj en kiuj okazoj ĝi uzeblas. Aparte konsilindaj estas :

  • Plena Ilustrita Vortaro (PIV), eldonita de SAT. Tiu ĉi vortaro estas la vera referenco. Bedaŭrinde ĝi apenaŭ estas ilustrita kaj ĝi estas tre dika kaj sufiĉe kosta.
  • Grand dictionnaire français-espéranto, eldonita de Espéranto-France. Ĝi estas sufiĉe nova libro, dika, kosta, sed ankaŭ valora. Pro manko de ekzemploj vi prefere uzu ĝin kune kun unulingva vortaro por certiĝi, ke la proponata vorto kongruas kun via celo. La vortaro estas vendata kun siaj folioj de glueblaj eratumoj !

Ankaŭ konsilindaj por studemuloj:

  • Fundamento de Esperanto. Ĝi estas la «netuŝebla» bazo de la lingvo, ankoraŭ tre interesa de scienca kaj historia vidpunkto. Ĝia ekzercaro povas utili kiel lernolibro kaj ĝia «universala vortaro» kvinlingva restas grava referenco malgraŭ la multnombraj eraroj, korektitaj en apartaj aldonaĵoj. Tiu ĉi libro estas aĉetinda, sed vi povas jam rigardi partojn el ĝi en Internet danke al la aŭtoro de PMEG :
    • Fundamenta gramatiko
    • Ekzercaro

Finfine necesas mencii, ke ekzistas miloj da literaturaj verkoj ĉiaspecaj kaj por ĉiuj gustoj. En la meza kategorio de «instru-celaj» literaturaj verkoj vi plaĉe retrovos la verkojn de Claude Piron, el kiuj aparte rekomendindaj estas :

  • Vere aŭ fantazie, kolektas mallongajn novelojn
  • Ili kaptis Elzan! kaj Dankon amikoj! (iom laŭ la sama stilo kiel Gerda malaperis)
  • La kisa malsano
  • Ĉu ili venis trakosme?
  • Ĉu vi kuiras ĉine?
  • kaj multaj aliaj…

La E-a movado: kio kaj kia ĝi estas?

Homoj ofte fantazias pri la Esperanta movado. Ĉu ĝi ne estas ia sekto, aŭ ia elito, kiu strebas influi la nuntempan socion? Ĉu ĝi ne similas al tiu Societo de Lumserĉantoj, pri kiu parolas la aŭtoro de Gerda? Ne havu tro da iluzioj… Venu, rigardu, juĝu mem, kio estas bona, kio estas malbona, kiuj estas allogaj homoj, kiuj estas mallogaj, kiuj estas inteligentaj, kiuj estas stultaj, kiuj perfekte parolas la lingvon, kiuj apenaŭ balbutas ĝin ktp. Vi povos nur miri pro la diverseco de la homoj, de la kulturoj kaj de la celoj…, sed ankaŭ mirigos vin la fratecaj ligoj, kiuj facile aperos inter vi kaj kelkaj aŭ pluraj homoj el tiu multfaceta komunumo.

Kiajn homojn vi renkontos en la Movado? Ĉiajn. Bela okazo por restudi la korelativojn, ĉu ne? Tamen necesas scii, ke en Okcidenta Eŭropo la Movado estas sufiĉe maljuna. Mezaĝuloj ne havas tempon partopreni en la agadoj, do plejofte restas nur la emeritoj, de unu flanko, kaj la junuloj, de alia flanko. Bonŝance Azio, Afriko kaj Orienta Eŭropo reekvilibrigas la aĝan piramidon.

La noblaj oficialaj celoj de la Movado estas sufiĉe konataj : disvastigi la lingvon, promocii interhoman pacon kaj amon, ktp. Al tio aldoniĝas la pli egoismaj celoj de ĉiu aparta membro : vojaĝi eskterlanden, konatiĝi kun aliaj kulturoj, trovi vivkunul(in)on (eventuale nur dumkongresan), agrable pasigi la tempon, trovi publikon por siaj artaj talentoj, ag-kampon por sia pov-soifo, ktp. Nepre venu kun viaj celoj !

Kiel eniri la Movadon? Sufiĉas kapabli paroli Esperanton kaj aliĝi al iu ajn Esperanto-asocio. Eble timigos vin la granda nombro de asocioj, kiuj atendas vin… Ne timu, estas tre simple. Ekzistas nur unu grandskala internacia asocio : UEA (Universala Esperanto-Asocio). Aliĝi al ĝi estas preskaŭ nepra por «vera» Esperantisto : via pago rajtigos vin ricevi la interesan pri-movadan monatan revuon Esperanto, ricevi la junularan monatan gazeton Kontakto kaj ricevi jarlibron tricentpaĝan, kiu kolektas adresojn de preskaŭ ĉiuj asocioj kaj de preskaŭ 2000 delegitoj en preskaŭ 100 landoj. Ekzistas malpli kostaj kotizoj sed, kompreneble, kun malpli da servoj.

Ankaŭ pripensu la eblecon aliĝi al nacia asocio. La kotizoj estas ĝenerale pli malaltaj ol en UEA, la revuoj, bultenoj, ktp malpli interesaj, sed ili estas pli proksimaj al vi, ili subtenas la Esperantan vivon en via lando, proponas bonan libroservon, renkontiĝojn, ejojn ktp. Se viaj monaj rimedoj permesas tion al vi, aliĝu kaj al UEA, kaj al via nacia asocio aŭ al ties junulara sekcio.

Se tio ne sufiĉas, vi povas aliĝi ankaŭ al «fakaj» asocioj pli-malpli seriozaj, kiuj vere abundas: blinduloj, fervojistoj, sennaciistoj, poŝtistoj, naturistoj, radio-amatoroj, kaj dekoj da aliaj… Plejofte la kotizoj estas vere simbolaj.

Multaj asocioj ankaŭ organizas kursojn, seminariojn, ekzamenojn, libroservon, korespondan servon, ĉiaspecajn aranĝojn kaj eĉ kongresojn. Ĉiujare UEA organizas tutmondan kongreson (oni diras : universalan kongreson, aŭ UK-on), kiu daŭras unu semajnon en julio-aŭgusto. Aparte konsilindaj estas la internaciaj junularaj kongresoj (IJK), kiuj okazas samepoke, sed ne ĉiam samloke kiel la UK-oj.

Konkludo: aliĝu!

La Movado ege bezonas kapablajn homojn. Vi sendube estas tiaj. Se la lingvo interesis vin sufiĉe, por ke vi investu kelkajn dekojn da horoj en ĝian studon, vi deziros konatiĝi kun la homoj, kiuj parolas ĝin kaj tenas ĝin viva. Nature vi iĝos unu el ili, unu el ni. Ĝis baldaŭ !