Gerda malaperis :

16.5. Lasu min…

Temps moyen estimé : 30 minutes

En tiu ĉapitro, estas du malsamaj rakontoj de Lasu min paroli plu !.
La vesperfuŝulo
Ĉu malĝojon memori aŭ imagi feliĉon?

La vesperfuŝulo

Mi furiozas. Refoje[1], Dudi fuŝis la tutan atmosferon en la grupo.

Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vespermanĝis tute trankvile. Mi eble devas diri, ke la vespermanĝo estas mia preferata manĝo. Nek ĉe matenmanĝo, nek ĉe tagmanĝo mi sentas min tiel bone, kiel ĉe vespermanĝo. Vespere, almenaŭ en amika domo aŭ en bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre ŝatas. Ĉefe kiam ni troviĝas grupe. Grupo da kunmanĝantaj amikoj estas por mi feliĉiga realaĵo.

Ni retroviĝas en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre ŝatas retrovi unu la alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, ĉar ni havas tre malsamajn okupojn. Ronaldo estas laboristo[2], Johano vendisto en meblomagazeno, Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon, Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas plezuron diskuti, ĉar niaj travivaĵoj tute ne intersimilas.

Sed la demando ĉiam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fuŝu nian vesperon. Dudi estas ĝenema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.

Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari?

Ĉi-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, ĉar ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni ĉiam komencas ĝustahore, li furiozis. «Mi malfruas, ĉar mi devis labori ĝis malfrue», li diris, «kaj vi eĉ ne povis atendi min duonhoreton!» Fakte, li malfruis preskaŭ plenan horon.

Poste, li plendis pri la menuo. Li ne ĉeestis en la kunveno — antaŭ kelkaj semajnoj — kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni manĝos. Mi bedaŭras, sed ni decidis unuvoĉe pri la manĝaĵoj. Ni ĉiam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti manĝaĵon, kiun unu el ni ne ŝatas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne aŭdigas sin — ekzemple ĉar li forestas, kiel Dudi tiun fojon — ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos manĝaĵo, kiun la koncernato ne ŝatas.

Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre ŝatas supon. Sed ĉi-foje, kiam li apenaŭ ekmanĝetis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. «Mi ne nomas tion ĉi supo», li diris tiel laŭte, ke la tuta restoracio aŭdis lin, kvankam nia grupo sidis en alia manĝoĉambro, ne en la restoracio mem. Ĝena situacio, ĉu ne ?

Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, eĉ en nia speciala manĝoĉambro ni aŭdis ilin, ĉar tamen ne estis dika ŝtona muro inter la ĉefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro laŭta kaj tro rapida por s-ro [3] Dudi. Foje, tuj kiam li aŭdis, ke muzikaĵo ĵus finiĝis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo aŭtoritatplena, kaj ekkriis per la aĉa voĉo de ulo malbonmaniera: «Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi ĵus aŭdigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!»

Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu troviĝis tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvoĉe, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin eĉ pli furioza. Li revenis al nia manĝoĉambro brufermante la pordon plej malĝentile.

Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.

Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej larĝaj okuloj, provante trovi eĉ etan peceton da malpuraĵo, kvankam ĉio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn.

Kaj jen li eligis el sia poŝo pecon de paperaĉo, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Ĉu vi imagas?

Nu, mi ne povas raporti ĉion al vi. Li trovis la salaton nemanĝeble dolĉa, kaj la kukon nemanĝeble maldolĉa, li rompis sian glason faligante ĝin furioze, ĉar, laŭ li, la trinkaĵo estis netrinkebla. Li parolaĉis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj vizaĝoj ruĝiĝis. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apenaŭ oni ne elirigis lin el la restoracio.

Li multe plendis al ni, tute malsaĝe, pri ĉio, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. «Kiam ni estis kune soldatoj», li diris, «ni manĝis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolĉaj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum ĉi tie la kelneroj aliras nin malĝentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis aŭdi tian bruaĉan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolĉan vivon».

Kompreneble, ĉio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, ĉu li estis malsincera, aŭ ĉu iu speco de forgesemo misaranĝis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis ĝojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La daŭra amikeco inter niaj samgrupuloj devenas verŝajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn aĉajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.

Estas plej bedaŭrinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna vespero, pri kiu la tuta grupo nur antaŭĝojis, estis fuŝita. Nu, mi ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni rakontis unu al la aliaj ĉiaspecajn aventurojn aŭ travivaĵojn, ni estis kontentaj reparoli pri tiu aŭ tiu aspekto de nia militservo. Mi do ĝojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi!

Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj kunaj vespermanĝoj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave ĝenas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la muzikistoj, ke la opinioj de tiu knabaĉo estas liaj opinioj, ne niaj, ne tiuj de la tuta grupo.

Estos ĝene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre bedaŭrinda afero. Estas mirige, ĉu ne?, kiel unu sola homo povas fuŝi bonan atmosferon por tuta grupo, fuŝi vespermanĝan kunvenon, kiu, sen li, estus perfekte amika kaj feliĉiga. Nu, tiel estas. Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fuŝo ne reokazos, kiam ni refoje aranĝos kunvenon de la grupo.

NOTOJ :

  1. Refoje : plian fojon, novan fojon, rean fojon.
  2. Laboristo : homo perlaboranta sian vivon per laboro ĉefe mana, korpa, aŭ mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.
  3. s-ro : sinjoro.

Ĉu malĝojon memori aŭ imagi feliĉon?

Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri ĝi. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridigaĵo.

Kiam domoj estas rompataj, kampoj fuŝataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksaĵo el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo fariĝas plej aĉa. Krome, oni apenaŭ trovas ion por manĝi. Oni manĝaĉas ion ajn. Mi aŭdis pri homoj, kiuj manĝis kataĵon, manke de io pli bona. Nur por vivi, ĉu vi komprenas ?, nur por pluvivi.

Rigardi malplenan teleron, kaj aŭdi la infanojn plore peti nehaveblajn manĝaĵojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestrestaĵoj, kunmetitaj pli malpli sukcese..., sincere mi ne ŝatis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan.

Eĉ la malĝojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfeliĉaj, ĉar kion ni povis fari ? Se la homoj ne havis sufiĉe por manĝi, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo ?

Kia malaminda vivo ! Mi neniam komprenos — kiaj ajn la interesoj de la nacio — ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, aŭ la tutmondan situacion, tamen...

Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido ŝajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuraĝas fari ĝin. Mi persone ne estus sufiĉe maltima, eĉ se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj.

Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidaĉo ! Sendi la junulojn al morto jam estas aĉa decido, sed sendi ilin al mortigo — sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj ankaŭ homojn nejunajn — ŝajnas al mi eĉ pli neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, ĉar ili estos tro malfeliĉaj aŭ tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.

Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj ĝojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, aŭ feliĉveka ? Milito estas tiel brunaĉa, senkolora temo. Aŭ eble vi preferus diri: koloraĉa.

Ĉi-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte aŭ la afabla vizaĝo de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilaĵoj. Ĉio fariĝas malsimpla dum milito.

Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj feliĉo. Ĉu gravas, se tiu mondo ne ekzistas ? Ne; ĉu ? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por ĝojigi nin kaj forgesigi al ni la malamindaĵojn de l' milito.

Laŭ mia opinio, estas saĝe fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagaĵon sekvi imagaĵon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj ĝiajn dolorajn aspektojn. Ĉu vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco ? Laŭ vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, ĉu ? Vi malpravas, laŭ mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli feliĉa kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo ĉi-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsaĝa. Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne ?

Kaj eĉ se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, ĉar la reala ŝajnas al ni tro aĉa, kial tion ne fari fojfoje ? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuraĝon, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de ĝi ?

Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendanĝere nin fordoni al tiu ludo.

Homoj ne sufiĉe ludas, niaepoke, laŭ mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, ĉu ne por vi ? Ludo alportas ĝojon kaj ridon, dum ĉiama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.

Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, ĉu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga aŭ ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj iĝi grandaj fuŝemuloj. Tute ne.

Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, aŭ almenaŭ ridete, estas pli feliĉige por ni mem kaj por la aliaj ol ĉiam komenci taskon kun plendo kaj ĝememo. Ĉu vi konsentas ?

Ne ? Kiel strange ! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas ? Vi eĉ ridas ! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride.