Cours d'espéranto en dix leçons :

6.10. Exercice 3

Temps moyen estimé : 40 minutes

Dans cet exercice, vous devrez répondre à des questions sur les deux textes des pages précédentes. Voici de nouveau ces deux textes.

Vojaĝo al Montrealo por la Esperanto-kongreso

Mi estas membro de junulara esperantista klubo kaj mi partoprenis en la Esperanto-kongreso, kiu okazis en Montrealo. Dum preskaŭ tri horoj ni vojaĝis de Kebeko en nia aŭtobuseto kaj ne haltis, ĝis ni alvenis al Montrealo. Tie ni ankaŭ vizitis esperantistajn amikojn. Por la tagmanĝo ni manĝis sandviĉojn, kiuj estis sub la seĝoj, sur kiuj ni sidis dum la vojaĝo.

Vizito en zoologia ĝardeno

Kun miaj fratoj mi veturis per aŭto al la zoo (zoologia ĝardeno). ĝi estas ekster la urbo Granby (Kebekio*). Ni admiris tie multajn bestojn el ĉiuj kontinentoj. Al mia frato tre plaĉis la ursoj apud la enirejo. Inter la kaĝoj de la brunaj kaj blankaj ursoj estas la kaĝo de la nigra urso el okcidenta Kanado. La blanka urso el la Arkto estis ofte en la akvo. Por mi la grandaj simioj estis tre interesaj. Sen tiaj bestoj zoo ne povas esti kompleta.

EXERCICE : Répondez en espéranto aux questions suivantes, selon les deux récits que vous avez lus précédemment.

Pour obtenir une lettre accentuée, il suffit de taper la lettre suivie d’un x : en tapant cx, sx, ux... vous obtiendrez ĉ, ŝ, ŭ...

Plusieurs réponses sont possibles. Si vous indiquez l'une des bonnes réponses, elle sera automatiquement soulignée en vert.
Si la réponse n'est pas soulignée, cela ne veut pas dire qu'elle soit incorrecte, mais simplement que le système n'a pas pu l'analyser. Votre correcteur vous donnera des explications sur les réponses que vous aurez données.

17. En kia klubo vi estas membro?

18. Kie okazis la kongreso, en kiu vi partoprenis? Ĉu en Granby?

19. Kiajn amikojn vi vizitis en Montrealo?

20. Kion vi manĝis por la tagmanĝo?

21. Kion vi vizitis en Granby?

22. Kio plaĉis al via frato?

23. Kie estis la blanka urso?

24. Kiajn ursojn vi vidis en la zoo?

25. Per kio vi veturis al la Zoologia Ĝardeno?

26. Kiuj bestoj estis por vi tre interesaj?

MOTS À RETENIR

Ces mots seront automatiquement ajoutés à votre vocabulaire à réviser lorsque vous aurez terminé d'étudier cette section.

membro : membre, adhérent

klubo : club